Esperanta Civito

Unuafoje "Esperantistino de la Jaro"

D-ino Ilona Koutny estas la unua virino kiun la sondado de la gazeto "La Ondo de Esperanto" inter trideko da personoj (inter ili ŝi mem) elektas "Esperantisto de la Jaro". La sondado okazas ekde 1998 kaj ĉiam indikis UEA-anojn, escepte de unu fojo (Michel Duc Goninaz en 2002). Laŭ la gusto de la prisonditoj, foje la atenton altiras la aŭtoro de libro konsiderata kiel esenca (ekzemple PIV aŭ PMEG), sed ofte ĝin influas tendenceco (ekzemple pri 2001, kiam en plena postzagreba konflikto Osmo Buller venkis super Renato Corsetti 4:3...). Ĉiam la laŭreatoj estis viroj, kaj tial la sukceso de Ilona Koutny aspektas rimarkinda.

D-ino Ilona Koutny estas unu el la gravaj disĉiplinoj de prof. István Szerdahelyi, kies memorlibron ŝi estas redaktanta. Lingvistike ŝi kreskis en Budapeŝto, ĉe universitato Eötvös Loránd, en kies esperanto-fako ŝi longe instruis. Fine de la pasinta jarcento ŝi migris al Pollando (ŝia nuna edzo estas pola), kaj en la universitato de Poznano ŝi kapablis rekrei (ankaŭ danke al la financa helpo de Esperantic Studies Foundation) praktike la samajn kondiĉojn por interlingvistiko kiel en Hungario.

Aŭtorino de diversaj verkoj, ankaŭ en leksikografio, engaĝita en diversaj projektoj (interalie pri cibernetika parolprodukto), d-ino Koutny estas admirinda pro siaj organiza persistemo kaj didaktika preparo. Unu el ŝiaj virtoj (probable la plej ŝatata ĉe feministoj) estas la kapablo gardi sian personecon distingita de tiu de la vivpartneroj, kvankam integre al ili.

[HeKo 377 8-A, 21 dec 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0375 s s 
  Total: 0.0504 s s