Esperanta Civito

Pri Palestino kion skribis Edmond Privat?

Kiam temas pri Israelo ĝenerale kaj pri cionismo aparte (ja sen cionismo ne naskiĝus Israelo), kleraj esperantistoj memoras ke Zamenhof rifuzis cionismon, kaj ke en junio 1914 li rifuzis la honoran prezidon de Hebrea Esperanto-Asocio -- kiu fakte ne fondiĝis, pro la subita eksplodo de la unua mondmilito, kaj ekestis nur en 1925, sub la efektiva prezido de unu el niaj plej talentaj humuristoj: Izrael Lejzerowicz. Sed ja okazas, ke homo kiu kredas sin serioza ne kapablas humuri (des malpli satiri), dum komika aktoro kapablas je profunda seriozeco.

Fakte Zamenhof estis cionisto, sed aliĝis al minoritata skolo, kiu cedis al la majoritata de Theodor Herzl, celanta la starigon de ŝtato. La spirita cionismo de Zamenhof iel parencis al raŭmismo: ankaŭ ĝi strebis krei subjekton de internacia juro kiu ne estus naciŝtato, kvankam ĝi defendus kaj ilustrus la (ĉi-kaze hebrean) identecon.

La leteron pri HEA (kies originalo kuŝas en British Museum) diskonigis plej vaste Edmond Privat, danke al esenca eltiraĵo publikigita en "Vivo de Zamenhof". Tute certe Privat ne volis kaŝi tiun detalon en la politika sinteno de Doktoro Esperanto: li estis absolute objektiva. Same certa estas la fakto, ke Privat disvolvis la religiecon de Zamenhof kaj donis al ĝi politikan kadron per sia mondfederismo. Neniu, pli ol Edmond Privat, klopodis apliki la linion de Zamenhof; ĉu nur hazardo, ke en 1934 la Komitato de UEA ne reelektis lin al la estraro (preferante al li nazian vicprezidanton)?

Privat, kiu persone rilatadis al Zamenhof, vivis ĝis 1962: li povis atesti la tutan evoluon de la palestina problemo, kiu esence fontis el la kontraŭdiraj promesoj de la britoj al araboj (1916) kaj al judoj (1917). Kiam disfalis la otomana imperio, ĝuste Britio ricevis la mandaton de Ligo de Nacioj super Palestino, kio kondukis iom post iom (pro la parta plenumo de kontraŭaj promesoj) al ne mastrumebla situacio. Britio pretis ĵeti la spongon jam antaŭ la dua mondmilito, proponante la kreon de du ŝtatoj kaj la eksternaciigon de Jerusalemo. La milito prokrastis la redonon de la mandato, sed jam en Jalto Churchill akceptigis de la potencaj aliancanoj la planon, kiu kondukos al la voĉdono de 31 aŭgusto 1947 ĉe Unuiĝintaj Nacioj, favora al la starigo de la du ŝtatoj.

Dum tiu tempo Edmond Privat estis profesoro en la neŭŝatela universitato kaj verkis artikolojn pri ekstera politiko por "La Sentinelle", organo de la socialista partio, kies membro li estis jam de pli ol tridek jaroj. Ni aldonu ke Privat ĉiam batalis por la rajto de la popoloj je memdeterminado, kaj tial li ne hezitos, en 1956, rompi kun "La Sentinelle", kiu solidaris kun la socialista registaro en Francio kontraŭ la alĝerianoj. Kaj en 1961/62 li kondamnis la usonan intervenon en Vjetnamon. Do neniu dubo: Privat certe ne estis lakeo de la koloniistoj. 

La svisa amiko de Gandhi en 1947-1948 intervenis pri Palestino dekfoje. En februaro 1947 per "Midi moins deu x" (Du minutojn antaŭ tagmezo) Privat antaŭvidas la baldaŭan militon, kaj montras sin komprenema al la britoj, kiuj ne emas esti englutitaj de dua Hindoĉinio. Li ankaŭ parolas pri la "juda terorismo" de Irgun, kaj specife riproĉas al ĝi, pli ol la metodon, la politikan miopecon: "la cionistoj de Irgun ne vidas la revigliĝon de antisemitismo en Eŭropo kaj Ameriko" -- oni atentu, ke la terorismon de Irgun Privat vidas laŭ tio kio ĝi estis, nome turnitan kontraŭ la britoj, pli ol kontraŭ la araboj. En la sama monato, per "Recours aŭ Nations Unies" (Sinturno al UN) Privat rimarkigas la porjudan sintenon de Usono kaj Sovetio, vidalvide al la brita prudento.

Post longa silento, Privat revenas al la temo en oktobro. Intertempe UN decidis por la kreo de du ŝtatoj kaj la eksternaciigo de Jerusalemo (la brita propono) kaj Privat subtenas la decidon. Konsekvence li ne subtenas la arabojn, kiuj (male al la hebreoj) malakceptis la decidon (por kiu necesis alta kvorumo: du trionoj de la Asembleo). Li subtenas la decidon parte pro sia ideo de Ligo de Nacioj kaj de UN: necesas havi mondan registaron, kaj ĉiu opozicio al la arbitracio de UN estas pafo kontraŭ tiu ideo. Sed li kritikas la islaman mondon ne nur pro tio: precipe ĝenas lin la paradokso, ke la Islama Ligo postulis la dividon de Hindio, kaj la kreon de konfesia ŝtato (Pakistano), dum nun ĝi kontraŭas la dividon en Palestino: "La kontraŭdiro estas evidenta, ĉar se la divido estas justa en Hindio, ĝi estas justa ankaŭ en Palestino, kie la judoj havas la rajton konstrui fajrujon, do ŝtaton". Per tio Privat donas la plej cionisman interpreton al la Balfour-deklaro de 1917, kie ĝuste temas pri "fajrujo".

(Giorgio Silfer)

Daŭrigu la legadon en "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 379 5-A, 13 jan 09] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0567 s s