Esperanta Civito

Okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo

Antaŭ kvin jaroj okazis la promulgo de la Ĉarto de Sabloneto, kie realiĝis la ideo de la Civito inspirita de la esperantistoj ligitaj al la raŭmisma penso.

Kio distingis nin de la ceteraj E-istoj, tio estis unuavice la rimarko ke la mondo ŝanĝiĝas kaj ĝi ne bezonas “tian” esperanton, kian proponas la tradicia movado. Simple, ke la Fina Venko ne okazos! Due, ke ni mem estas Esperantianoj, kaj ke neniu rekonos nian ekziston, se ni mem ne deklaros nin “popolo”. Konsekvence nur tiam, kiam niaj esperantaj valoroj estos pli respektataj de ni mem, ni Esperantianoj povos esti respektataj de aliaj.

Parto de la tradicia movado reagis je nia ekzisto tiel kiel reagas eklezio je skismo. Post la primokado sekvis totala silento: kio atestas ke la tradicia movado havas nek propran opinion, nek intelektan forumon por pridiskuti la plej esencajn aferojn. Sekvis vana atendado ke la Civito pereu.

Atendis nin grandioza laboro por krei tutajn strukturojn organizajn de la nova Esperantio. Ni rezignis pri la ŝablona konstruo de la organizo laŭ la naciŝtata koncepto, kun naciŝtate referencaj movadoj, ĝar tia organizado havas hodiaŭ neniun sencon. Ja ni ne estas esperantistoj, ĉar ni estas Poloj aŭ Francoj: ni estas esperantistoj, simple ĉar ni estas. Jen la sola logika respondo je nia genezo.

Aldone, ni estas esperantistoj, ĉar ni estas socialistoj aŭ feministoj, ĉar ni volas pli justan mondon aŭ pli “verdan” aŭ pli kristanan. La tuta historio de esperanto atestas ke ĝuste tiaj estas motivoj por lerni esperanton. Adapti ĝin al nia mondkoncepto… kaj ja la strukturo de la Civito organiziĝis laŭ ĉi tiu federa logiko, kie pravas ne tiuj kiuj aritmetike venkas kaj regas laŭ sia koncepto, sed tiuj kiuj venkas por defendi la principon, ke ankaŭ aliaj pravas. Pro tio necesis ellabori leĝojn tiajn, kiaj regas en la civilizo, kie ĉiu rajtas defendi sin antaŭ la tiraneco de la plimulto.
Fine, ni estas tiuj, kiuj trovas en esperanto originalan inspiron al niaj arto kaj kulturo, intelekta aŭ scienca aktivado, laŭ la kontribuo inspirita de Zamenhof kaj aliaj.

Ke ni pravis atestas la hodiaŭa situacio de la Civito, kies neniu grava iniciato aŭ deklaro restas sen eĥo. Mi dankas al ĉiuj Civitanoj, kiuj prenis sur sin mem tiu chi grandan taskon perfektiĝi, kleriĝi kaj klerigi en mondo, kiu ne plu povas neglekti nin.

prof. d-ro hab. Walter Zelazny,
Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 300 1-C, 2 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0617 s s