Esperanta Civito

Pri la uzo de la esperanta flago

Sekve de la partopreno de Ruĝa senatano, kun la esperanta flago, en kontraŭisraela demonstracio, en dato 15 januaro 2009 sen. Perla Martinelli, Verda grupo, interogaciis la Konsulon pri "la eventuala gvidlinio koncerne la uzon de nia flago en manifestacioj al kiuj la Esperanta Civito ne aliĝas oficiale".

En dato 20 januaro 2009 la Konsulo respondas la sekvan.

* * * * *

La Konstitucio (art. 7) priskribas la flagon kaj blazonon de la Esperanta Civito, kaj agnoskas a) la rajton de la civitanoj surhavi Civitan insignon; b) la rajton de la paktintaj establoj adopti la Civitan blazonon, karakterizante ĝin en la verda duono.

Manke de alia normo, subsidue validas la svisaj kodoj. Tamen ankaŭ ili ne diras multon. La svisa leĝaro normigas nur la atribuon de flago kaj standardo al armea korpuso, kaj la utiligon de la flago/blazono fare de komercaj entreprenoj. Ĉi-lastaj rajtas utiligi ilin, kondiĉe ke almenaŭ 50% de la produkta procezo okazu en Svislando.

La manko de restrikta normo pri la utiligo de la svisa flago estis kun bedaŭro konstatita antaŭ du jaroj, kiam dekstra partio (Blocher) enmetis la flagon en afiŝon kontraŭ fremduloj, okaze de referenduma kampanjo.

Ĉiukaze la stelverda flago apartenas al la tuta esperantistaro, kaj la adopto fare de la Esperanta Civito ne malhelpas aliajn ĝin uzi, kvankam ili neniam agnoskis ĝin kiel propran simbolon (tia estas la kazo de UEA) aŭ eĉ malagnoskis ĝin, elektante alian (tia estas la kazo de SAT). Male, la blazono estas utiligebla nur kadre de la Civito, kaj la Civita insigno (egala al butontrua blazoneto) estas portebla nur de civitanoj.

La Konstitucio (art. 20) tamen precizigas ke: "la Konsulo estas la oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la Civito". Tio signifas ke, se ne estas specifa normo (ekzemple tiu pri la rajto de la Unua Vickonsulo aŭtomate anstataŭi la Konsulon en kazo de bezono), neniu rajtas reprezenti la Civiton ie ajn kaj iam ajn, sen la komisio de la Konsulo. En tiuj kazoj, la oficialecon atestas la surmeto de la purpura balteo, kvankam ne estas devigo surhavi ĝin, kaj ĝîn surhavi rajtas nur la senatanoj.

Konsekvence la elmontro de la flago fariĝas nelegitima nur en alesto de kontraŭleĝa ago, nome agi kiel oficiala reprezentanto kaj proparolanto de la tuta Civito, sen la komisio de la Konsulo, en publika evento aŭ manifestacio. Kompreneble oni rajtas partopreni la eventon aŭ manifestacion kiel privatulo, aŭ kiel reprezentanto de nur parto de la Civito: instanco, paktinta establo, parlamenta grupo ktp, de kiu la koncernato ricevis la komision. 

Gloso: demando de parlamentano al la Konsulo pri la aktiveco de la Kapitulo nomiĝas interpelacio; demando de parlamentano al la Konsulo pri io ajn ekster la aktiveco de la Kapitulo nomiĝas interogacio. La Konsulo havas la devon respondi al ĉiu interpelacio, sed ne al ĉiu interogacio (senata kaj foruma reglamentoj).

[HeKo 380 2-C, 20 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0545 s s