Esperanta Civito

Verdanoj proponas rezolucion pri Palestino

Post interna telematika konsultado, la Verda grupo proponas rezolucion pri Palestino al la Senato, subskribe de la grupestro, Walter Zelazny, kaj de aliaj kvar senatanoj: Anatolo Gonĉarov, Elena Grisafi-Favre, Perla Martinelli, Bertil Nilsson.

La rezolucio (kies kompletan tekston la Konsulo diskonigas unuavice al ĉiuj senatanoj) estas longa kaj artikita analizo pri la tuta palestina problemaro, kaj ne specife pri la lasta militepizodo en Gazao. Ĝi havas historian preamblon kaj vidas en la franclingvaj artikoloj (1928-1956) de Edmond Privat  "lucidajn analizojn" kiuj "baldaŭ aperu en esperanto". Krome ĝi indikas en "la Deklaro de Lugano (1987) fare de PEN-Klubo Internacia, la plej trafan formuladon pri kio estas terorismo en la nuna epoko".

En sia konkluda parto, la Verda rezolucipropono subtenas la firmigon de la aŭtoritato de UN por interveni en tiajn konfliktojn, eĉ kontraŭ la opinio de unu (aŭ ambaŭ) kverelantoj, kaj deklaras ke "la ŝtatoj en konflikto, kaj specife en balkanizita areo kiel Proksima Oriento, ne rajtas aspiri al membreco en internaciaj organizoj, interalie Eŭropa Unio".

La perspektivo de la rezolucipropono estas fakte geopolitika kaj ne partieca. La proponon diskutos kaj (mal)aprobos la venonta senata sesio (Pasko 2009). Pormomente ĝi estas la sola rezolucipropono pri la temo.

[HeKo 380 7-C, 13 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0515 s s 
  Total: 0.0648 s s