Esperanta Civito

Forpasis civitano Zoilo Princis

La Civitana Registro komunikas la forpason de c-ano d-ro Zoilo Princis, la 16an de januaro 2009 en Goricio (Italio). Li tie naskiĝis la 20an de aprilo 1924 kaj eklernis nian lingvon en 1972. La esperantan civitanecon li akiris en 2008, kiel abonanto de "Literatura Foiro".

* * * * *

D-ro Zoilo Princis eklernis esperanton en sia naskiĝurbo Goricio, ĉe la limo kun Jugoslavio, nelonge antaŭ ol mi atingis garnizonon en proksima urbo, kie mi soldatservis dum tuta jaro. Kontaktinte la societon en Triesto, tie mi renkontis lin okaze de prelegaro, kiun mi proponis al la esperantistaro de la regiono. Li asiduis ĉe miaj prelegoj, malgraŭ la forte engaĝa profesio: li ja estis kuracisto. Iam li invitis al Goricio, kie mi helpis por fortigi la ĵus fonditan klubon. Oni povas diri, ke Zoilo Princis ellernis la lingvon dum tiuj monatoj, kaj de tiam li restis fidela kaj fervora esperantisto. Tiam ni amikiĝis.

Zoilo Princis estis eksterordinare saĝa kaj sindonema viro. Li formis perfektan paron kun sia edzino Lorenza, fascina virino kiu inspiris poetojn, sed bedaŭrinde mortis ankoraŭ juna. El lia ĉarma familio restas lia simpatia filo Alberto, mem verkisto, membro de PEN-klubo kaj ĉefa organizanto de la Goricia Kulturfesto, kaj lia nepino Maria Pilar, inteligenta kaj gracia fraŭlino.

Mia amiko Zoilo kombinis trankvilon kaj ekvilibron al persisto kaj kuraĝo. Venkinte super forta artrozo, liaj fingroj ne estis plu taŭgaj por la ĝistiama kuracista fako, sed li sukcesis specialiĝi en alia branĉo kaj plu profesiis ĝis antaŭ ne longe. Li vivis parte en Goricio parte en Riva (ĉe la Garda Lago) kun sia partnerino Caterina. En tiu urbeto li gvidis la organizon de itala esperanto-kongreso, en aŭgusto 1999.

Inter la virtoj de Zoilo Princis, kiun karakterizis profunda humaneco, mi ŝatas memori lian laikan mankon de rankoro. Lia patro estis mortigita (kune kun milo da aliaj itallingvaj goricianoj) fare de jugoslaviaj trupoj, okaze de kelktaga okupacio fine de la dua mondmilito. Malgraŭ la profunda doloro kiu certe markis lin pro tiu perdo, Zoilo neniam montris ajnan signon de malamo al la najbara popolo. Liaj kulturaj valoroj estis esperantaj, jam antaŭ ol renkonti la lingvon kaj eniri la esperantan popolon.

Nome de la Esperanta Civito, de mi persone kaj de mia edzino, mi esprimas al la gefamilianoj la plej sinceran kondolencon.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 381 2-C, 26 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0579 s s