Esperanta Civito

SAT renovigas sian Plenum-Komitaton


La membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda estas balotanta por la nova Plenum-Komitato, kiu gvidos la asocion en la baldaŭa estonteco. Entute estas nur naŭ kandidatoj por ok postenoj. Sola grava novaĵo estas la retiriĝo de Kreŝimir Barkoviĉ, nuna ĝenerala sekretario, kiu post longaj jaroj kiel dungito (kaj samtempe dunginto) forlasas definitive ambaŭ rolojn.

Novaĵo estas nek la alta meza aĝo nek la manko de alternativaj listoj/programoj nek la minimuma ĉeesto de virinoj: nur du kandidatinoj entute, inter kiuj Thérèse Sabatier, la nuna kasistino. Verdire ili estis tri, sed c-ino Etel Zavadlav, kiu estus draste malaltiginta la mezan aĝon, rezignis pri la kandidateco. Cetere, la lasta informo pri ŝi estas ke (ne pridemandinte ŝin) "la konflikt-komisiono de SAT ekzamenis la situacion, kaj preparis raporton kiu konkludis per konsilo al la PK eksigi Etel Zavadlav el SAT".

La SAT-anaro balotas ankaŭ pri la Ĝenerala Konsilantaro, alia grava instanco en la tre komplika strukturo de SAT (fakte la plej komplika en la tuta Esperantio). Inter la kandidatoj al tiu instanco estas sen. Dieter Rooke, kiu reprezentas la Ruĝan liston en la Civita Senato.

[HeKo 381 6-A, 30 jan 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0469 s s 
  Total: 0.0630 s s