Esperanta Civito

Kia destino por Societo Kalocsay?

Morgaŭ matene en Budapeŝto kunvenos la (hungara) membraro de Amika Societo D-ro Kálmán Kalocsay, laŭ kunvoko de ĝiaj vicprezidantoj (d-ro Barnabás Batta, d-ro Balázs Wacha) kaj sekretario (d-ro Árpád Máthé). La asembleo decidos pri la sorto de la societo.

Ĝis la sinmortigo de la prezidanto, s-ino Ada Csiszár, en novembro 2007, la societo daŭris kiel amika rondo de ŝi mem. Ŝi multe aktivis, prezentadis verkojn de Kalocsay, dum la membraro praktike estis ŝia publiko. Post ŝia morto la funkcio esti ŝia publiko aŭ ŝiaj laŭeblaj helpantoj forfalis.

Krom la informado pri Kalocsay, la societo ne rolis kiel literatura rondo. Probable ĝi neniam estos tia. La popularigo de la verkaro de Kalocsay do restas la sola stabila kaj plu vivinda funkcio.

La societo havas tridekon da hungaraj membroj kaj dudekon da eksterlandaj. Ĝi tenis sin ekster la konflikto inter s-ro László Szilvási kaj Hungaria Esperanto-Asocio. Kaj Szilvási kaj la nuna HEA-prezidanto, c-ano Imre Szabó, estas societanoj.

[HeKo 383 6-A, 27 feb 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0601 s s