Esperanta Civito

Societo Kalocsay plu ekzistos

La kunveno de hungaraj membroj de Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay (hieraŭ matene en Budapeŝto) montris konsenton labori plu kune, sed je pli simpla formo, kaj nur post plia definitiviga kunveno, kiun partoprenu pli multnombra membraro, inkluzive de nehungaraj societanoj.

Dum la kunveno ekis diskuto interalie pri la neceso de pli intensa percepto, analizo, diskonigo de la verkaro de Kalocsay. La temaro de la societa agado ŝajne iĝos iom pli vasta, sed restos ĉefa elemento la prilaborado kaj flegado de la spirita heredaĵo de d-ro Kalocsay, same la konservado kaj esprimado de respekto al Li pro Liaj kulturaj atingoj.

D-ro Árpád Máthé, sekretario de la societo, estas komisiita dissendi pli detalan komunikon.

La restaĵoj de Kalocsay kuŝas en la tombejo de Gödöllő-Máriabesnyő, en la kripto de familio Vangel. Tien kondukas la aleo abside de la preĝejo. La kuboforma griza kripto (kun kruco firste kaj kun nigra marmora orlitera memortabulo) bone videblas jam ankaŭ de la vojo antaŭtombeja. Ĝi situas tuj malantaŭ la tomboĝardeno de "fratinoj Salvator" (monakinoj). La marmortabulo tekstas esperantlingve: Prof. Kálmán Kalocsay / d-ro de la medicinaj sciencoj / genia poeto de Esperanto / 1891-1976.

[HeKo 383 8-A, 1 mar 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0499 s s 
  Total: 0.0646 s s