Esperanta Civito

Du landaj asocioj petis eniri la Pakton

Du landaj asocioj, el malsamaj kontinentoj, petis la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito. Unu liveris jam la necesajn dokumentojn, la alia devas ankoraŭ kompletigi la (simplan, tamen devigan) proceduron. Pri la peto(j) decidos la Forumo (nome la asembleo de la paktintaj establoj) dum la baldaŭa parlamenta sesio en Svislando. Ambaŭ asocioj estas registritaj en la jarlibro de UEA.

Laŭ Renato Corsetti, tiuj petoj ne kontrastas kun la samtempa aneco en la Asocio de li prezidata, ĉar "tiuj, kiuj vidas en la Civito nian ĉefan malamikon, eraras. La problemo de UEA ne estas la Civito, sed la mondo. Nia ĉefa tasko estas disvastigi esperanton, kaj por tio bonvena estas kunlaboro kun ĉiuj esperantistoj, kiuj celas la samon. Nia batalo estas sur alia nivelo ol kontraŭ SAT aù la Civito."

Minoritato en la Komitato de UEA (kiu referencas al la linio Buller-Ertl-Kniivilä, laŭ kiu "UEA povus ekzisti sen estraro, sed ne sen Centra Oficejo" -- oni rimarku la uzon de majusklo en la citaĵo) publike sin esprimas alimaniere, pere de Jukka Pietiläinen: "Kutime neniu organizo toleras ke iu el ĝiaj membroj kunlaboras kun konkurenca organizo. Kiel ni scias ke [la] Esperanta Civito konkurencas kun UEA? Tre simple. Ĝi ne aperas en [la] jarlibro, do ĝi ne havas rilatojn kun UEA kaj ĝi ne estas kunlaboranta organizo de UEA. Aktivuloj de la Civito ankaŭ alimaniere malhelpas agadon de UEA, i.a. ili ne partoprenas UKon kaj rekomendas en siaj eldonaĵoj aliajn ne partopreni. Ekzemple, kial [la] Civito ne publikigas siajn informojn (kontraŭ pago) en la jarlibro? Ech SAT nuntempe aperas en [la] jarlibro."

Sen. Ljubomir Trifonchovski, kiu okupiĝas, kiel unua Vickonsulo, pri rilatoj internaj al Esperantio, memorigas ke: "UEA, same kiel aliaj internaciaj kaj supernaciaj esperanto-organizoj, estis invitita al ĉiuj forumoj kiuj preparis la fondon de la Esperanta Civito: 1998, 1999 kaj 2001. Al la tria, la tiama prezidanto Kep Enderby (kiu en 2004 petis kaj ricevis la Esperantan civitanecon) sendis skriban saluton. SAT mem partoprenis en la dua kaj tria forumoj, eĉ prezidis ilin. La Civito pagas reklamajn anoncojn nenie -- simile, Unesko ne pagas por anoncoj pri si en la UEA-jarlibro. Mencio en jarlibroj dependas nur de la libera decido de la koncerna eldonejo, kaj al tio ni ne volas influi: ekzemple, nek la Esperanta PEN-Centro nek Kultura Centro Esperantista (ambaŭ paktintaj establoj) havas rilatojn kun UEA aŭ pagas por anoncoj, kaj tamen ili aperas en ĝia jarlibro."

[HeKo 301 2-C, 5 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0713 s s 
  Total: 0.0858 s s