Esperanta Civito

Rekorda jaro por LF-koop

En 2005 Kooperativo de Literatura Foiro firmigis sian pozicion kiel la plej grava eldonisto de periodaĵoj en esperanto. La produktado de LF-koop ampleksis fakte 27 eldonojn, nome 17 numerojn de "Heroldo de Esperanto", 6 de "Literatura Foiro" kaj 4 de "Femina".

Ekde 2006 LF-koop proponas kvaran titolon, "Afrikume", kiu aperas kiel suplemento de HdE. LF-koop posedas, eldonas kaj administras la gazeton Heroldo de Esperanto kaj la revuon Literatura Foiro; ghi eldonas kaj administras la revuon "Femina" (posedatan de Feminisma Esperanta Movado) kaj la bultenon "Afrikume" (posedatan de Kultura Centro Esperantista).

La nuna ĉefredaktoro de LF estas c-ano Ljubomir Trifonĉovski en Bulgario (konfirmita ĝis decembro 2008). Ĝis decembro 2005 la redaktoroj de HdE estis c-inoj Marie-France Conde Rey kaj Perla Martinelli en Francio/Svislando. Ekde januaro 2006 ili estas c-anoj Dieter Rooke kaj Giorgio Silfer en Svislando. En 2005 la ĉefredaktoro de "Femina" estis c-ino Agneta Emanuelsson en Svedio. Ekde januaro 2006 estas c-ino Perla Martinelli (kun trijara mandato), en Italio kaj Svislando. La redaktoro de "Afrikume" estas c-ano Adjévi Adjé en Togolando.

La grafikon de la diversaj revuoj prizorgas Perla Martinelli, kun la helpo de Malvina Monteggia (en 2005) kaj de Rolf Ernst (en 2006).

Pri la maniero aboni periodajhon la redakcio de HeKo povas informi rete.

Marc Hiltbrand, prezidanto de LF-koop

[HeKo 301 1-B, 4 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0609 s s