Esperanta Civito

Papoj du, sed Gianni Conti unu

Daŭras la aktiveco de c-ano Gianni Conti (en 2001 kandidato en la Blanka listo por la Senato de la Esperanta Civito) por reklami esperanton okaze de la papaj bondeziroj, Paske kaj Kristnaske. Ekde Pasko 2004 fakte la romkatolika pontifiko estas la oratoro kiu parolas en esperanto kaj plej vaste (ĝis unu miliardo da aŭskultantoj) kaj plej koncize (nur du frazoj, ĉiam la samaj, alterne laŭ la du festoj).

Ĉi-jare apud la Sankta Petro inter ducent mil personoj ĉeestis la kutima grupeto de literuloj, subtenantaj per bastono po unu litero de la vorto ESPERANTO: la literon R de Renato nature subtenis d-ro Corsetti, konata romkatoliko... Cetere, danke al la tertremo en Abruco, alvenis kelkaj orfigitoj de la Internacia Junulara Festivalo, tiel ke sur la placo staris pli da esperantistoj ol literoj.

Dum la esperantlingva bondeziro de la papo la monda televid-elsendo montris ĝuste la esperantistojn, du fojojn kaj klare. Temas pri la deksesa alesto sinsekve organizita de c-ano Gianni Conti. Deksesa, kiel papo Benedikto XVI.

(fonto: Blanka grupo)

[HeKo 387 6-A, 12 apr 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0638 s s 
  Total: 0.0775 s s