Esperanta Civito

Denove fulmotondro super UK

Post la lasta Universala Kongreso en Roterdamo pluraj UEA-anoj decidis neniam plu meti piedon en UKon, kaj entute ne rekotizi al Universala Esperanto-Asocio: cirkonstanco prave ne konsiderita kiel klarigo pri la membrofalo de UEA en 2008, ĉar ĝi efikus en 2009 eventuale.

Lastatempe denove fulmotondro densiĝis super la kvante (en 2008 certe ne la kvalite) plej grava esperanto-kongreso. La problemon enfokusigas plej sinteze la sekva kritiko de adv. Yves Bellefeuille (eterna malvenkanto en UEA: li fiaskis kaj por komitataneco B kaj por estraraneco, malgraŭ siaj pravaj protestoj pri manko de demokratio):

"La UEA-prezidanto skribis, ke la hotel-prezoj [dum UK 2009] estas altaj, ĉar la kontrakto pri la ĉambroj estis farita en eŭroj, kaj ke la pola zloto poste falis kontraŭ la eŭro."

"Estas vere ke la zloto falis, sed tio nur parte klarigas la altecon de la prezoj. Dum la jaro 2008, la plej altan kurzon kiun la zloto atingis, laŭ la Eŭropa Centra Banko, estis PLN 1 = EUR 3,2053. Tio okazis la 28an de julio 2008. Se oni supozas ke, pro malbonŝanco, oni fiksis la prezojn precize je tiu tago kiam la zloto estis plej forta, tio klarigus altigon de la prezoj de 44%."

"Ekzemplo: Ĉambro kostas 100 zlotojn. Kiam oni fiksis la prezojn, oni kalkulis ke 100 zlotoj / 3,2053 = 31 eŭroj. Kiam oni anoncis la prezojn, en marto 2009, 31 eŭroj valoris 31 x 4,621 = 144 zlotoj. Tiel ŝajnas ke la prezo altiĝis de 100 al 144 zlotoj, aŭ 44%."

"Eĉ en tiu plej malbona okazo, okazus altigo de 44%, ne la meza altigo de 110% kiu fakte okazis, kaj certe ne altigoj de 130 % (ĉe Villa Tradycja), de 160 % (ĉe hotelo Trio), kaj eĉ de 270 % (ĉe hotelo Turkus Jard)!"

"Mi akceptas ke ni faru profiton pro hotel-mendoj, sed ni ricevu tiun profiton pro tio ke ni ricevas rabaton de la hoteloj kaj poste revendas la ĉambrojn al niaj membroj je la kutimaj prezoj. Estas malfacile eviti la konkludon ke ĉi-foje, UEA sciis ke la kongresanoj devos nepre mendi ĉe ĝi kaj ke ĝi tute malbele ekspluatis la situacion por draste altigi la prezojn."

Laŭ la supra denunco de Yves Bellefeuille, iu ŝtelis. Aŭ la ŝtelon faris poloj (pola LKK? bjelostokaj hotelestroj? bjelostoka peranta agentejo?)  aŭ la ŝtelon faris la Centra Oficejo de UEA.

Se la ŝtelon faris poloj, la honto falas sur Pollandon, kaj la plej adekvata puno estas bojkoti tiun landon (minaco jam farita de d-ro Renato Corsetti), ne partoprenante en la bjelostoka UK: ĝisoste piaj UEA-anoj povus aliĝi, ne iri kaj tiel aŭtomate donaci la monon al Asocio, por kiu ĉina esperantisto uzas la pronomon "ŝi" (malkovrante ke kelkaj psikoj elkovas ian edipan komplekson rilate al UEA).

Se la ŝtelon faris la Centra Oficejo de UEA, la honto falas sur la ĉiopovan ĝeneralan direktoron. En tiu ĉi kazo, la adekvata puno estus ne renovigi lian laborkontrakton. Eblas ankaŭ, ke ne okazis ŝtelo, sed trompo pro manko de atento aŭ kompetento. En tiu ĉi kazo, la ĝenerala direktoro devus tuj maldungi la koncernan oficiston. Tamen estas tre malfacile supozi, ke tiu oficisto rajtis subskribi strangolan kontrakton (kun kiu?), sen la rajtigo de sia ĉefo (la ĝenerala direktoro). Do la puno simple nuanciĝus tiel, ĉu s-ro Osmo Buller estus maldunginda tuj aŭ nur post kelkaj monatoj.

Eblas ke baldaŭ prezidanto prof. Dasgupta (kiun impertinentulo difinis "utila idioto je la servo de sia ĉefdungito") devos elekti, ĉu savi la bjelostokan UKon ĉu savi la kapon de s-ro Buller. Pormomente prof. Dasgupta (kiu ne ŝajnas koni la etikon por prezidanto: al komitatano oni respondu unuavice tra la komitata listo, ne tra reta skandalgazeto) montras inklinon al la dua solvo, probable subtaksante la danĝeron de hajlo el la densiĝanta nigra nubaro.

[HeKo 389 1-A, 24 apr 09]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0566 s s