Esperanta Civito

Poezio en la aprila numero 238 de LF

Al la poezia arto estas grandparte dediĉita la aprila numero 238 de "Literatura Foiro". Du originalaj poemoj de Benito Filipo; Ŝimun Ŝito Ĉoriĉ en traduko de Zora Heide; Fabrizio De André tra la rigardo de Giorgio Silfer; Brazila Esperanta Parnaso sub la kritika opinio de Donald Broadribb; Márton Fejes pri hungarlingva revolucia poemo de Julio Baghy; premiere porinfanaj rimenigmoj de Elena Popova.

Ne nur tion pri literaturo proponas la revuo, kiu prospere eniris sian 40an jarkolekton: jen eseo de Ŝimun Ŝito Ĉoriĉ pri la verkistoj en diasporoj, jen recenzo de Marie-France Conde Rey pri la originala romano "Dek tagoj de kapitano Postnikov" de Miĥaelo Bronŝtejn.

Daŭras la speciala rubriko pri la Zamenhof-jubileo: eseo de Carmel Mallia pri "la Majstro, la estetikulo". Pri la jubileo kolorajn kovropaĝojn desegnis la meksika pentristino Leonora Gonzalez.

Planlingvistiko trovas atenton: Walter Zelazny vaste analizas la enciklopedion pri la universalaj lingvoj en Svislando, kompilitan de Andy Kunzli, el metodologia vidpunkto; Juan Negrete serĉas respondon al la demando, ĉu la muzika lingvo Solresol estas parolebla.

En la aprila LF 238 abundas informoj pri la kultura vivo en Esperantio dum la printempo: la verkistina ateliero de FEM kaj KCE, la inaŭguro de la Esperanta Panteono, la asembleoj de LF-koop kaj de la Esperanta PEN-Centro; pri okazontaj dum la somero esperantologiaj eventoj. Valdas Banaitis kaj la geaktoroj de Bulgara Esperanta-Teatro komentarias pri antaŭaj numeroj de "Literatura Foiro". 

Riĉa kaj interesa enhavo, ĉu ne? Jen plia kialo por (re)aboni la revuon "Literatura Foiro". Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro estas Ljubomir Trifonĉovski. Provekzemplero estas mendebla senpage ankaŭ tra la redakcio de HeKo.

[HeKo 389 4-B, 1 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0585 s s