Esperanta Civito

Giuseppe Pinelli, esperantisto kaj anarkiisto

La Prezidento de la Itala Respubliko, Giorgio Napolitano, hodiaŭ omaĝis en Romo al "ĉiuj viktimoj de sezono el malamo kaj perforto" kaj dediĉis apartan rememoron al "senkulpulo, Giuseppe Pinelli, kiu estis dufoje viktimo, unue pro tre pezaj senbazaj suspektoj kaj due pro subita, absurda fino". La Prezidento precizigis: "Ĉi tie ni ne volas rediskuti proceson, ĉi tie ni faras geston politikan kaj institucian, ni rompas la silenton pri vundo, ne disigebla el tiu de la dek sep kiuj perdis sian vivon en Placo Fontano, kaj pri nomo, kies honesteco estas afirmenda kaj honorenda, preter la forigo kaj la forgeso". Sekve li dankis la vidvinon kiu akceptis, kun la filinoj, esti en la Kvirinala Palaco por tiu ceremonio.

Giuseppe Pinelli, 41-jaraĝa, mortis la 15an de decembro 1969 noktomeze, tri tagojn post terorisma atenco ĉe la Agrikultura Banko (en Placo Fontano, apud la absido de la milana katedralo), kie mortis dek sep personoj. Lia korpo estis trovita sur la interna korto de la policejo, post falo el la kvara etaĝo, kie li troviĝis de multaj horoj, pridemandata de komisaro Luigi Calabresi kaj lia teamo. Post la morto de Pinelli, Calabresi estis la celtabulo de kampanjo akuzanta lin pri mortigo, kaj tri jarojn poste li mem estis pafmortigita de nekonatoj. Ambaŭ vidvinoj renkontiĝis hodiaŭ en Romo kaj sin salutis afable kaj respekteme.

Giuseppe Pinelli (1928[1952]-1969), profesie fervojisto, aktivis kiel sekretario de anarkiista klubo en Milano dum la 1960aj. En la 1950aj li lernis esperanton kaj multe aktivis, precipe kiel bonvola helpanto en rutinaj kaj eĉ humilaj taskoj, en la Milana Esperanto-Klubo. Tie li renkontis ankaŭ la estontan edzinon, s-inon Licia.

Hodiaŭ Giuseppe Pinelli estas plene rehonorita de la ŝtatestro mem. La Esperantianoj profunde ĝojas pro la evento.

[HeKo 389 9-A, 9 maj 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0562 s s 
  Total: 0.0703 s s