Esperanta Civito

Reklamspoto en komunikada krizo

La lanĉo de "filmĵurnalo" (ĉu ĝi aperos ĉiutage?) fare de kaj esence pri la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio ŝajnas reklamspoto en komunikada krizo, kiu trafis la periodaĵojn en gravito ĉirkaŭ UEA mem.

Jam la duan jaron ne aperas "Familia Esperanto", kiu konis efemeran reviviĝon per tri numeroj en 2007, post longa dujara paŭzo. Reviviĝo ne en papera eldono, sed nur per retpaĝoj. La kuraĝa redaktinto, Claude Rouget en Norvegio, plendas ke "neniam alvenis sufiĉe da manuskriptoj/artikoloj eĉ por aperigi kvarpaĝan bultenon. Mi ne havas tempon/emon verki 20 paĝojn por FE trifoje jare, kiam neniu alia pretas kontribui (malgraŭ miaj pluraj alvokoj je kontribuo en DENASK-L)." La rekta referenco por tio, kio naskiĝis ekster UEA kiel "Gepatra Bulteno" en la fora 1966, estus la strukturo kreita de UEA mem en 1994 por kontroli la fenomenon denaskismo, nome "Rondo Familia". Sed ĉu tiu strukturo reale ekzistas? Plu konfesas s-ro Rouget: "Mi ne scias ĉu ekzistas aktuala adresaro. FE aperis sub mia redaktora respondeco nur kiel PDF-dosiero libere elŝutebla el retpaĝo de Rondo Familia. Mi neniam havis adresliston de RF-anoj, retspoŝtan aŭ ordinarpoŝtan. Mi eĉ ne scias pri kiom da homoj temas."

La sama veo pri manko de kunlaboro venas el Marcos Cramer, la ĵus eksiĝinta redaktoro de "TEJO Tutmonde", la oficiala gazeto de la junulara sekcio de UEA. Sed eĉ pli malbone fartas la socikultura revuo de TEJO, la historie prestiĝa "Kontakto", kiu malfruas jam ses monatojn en sia aperado.

Ankaŭ Paŭlo Moĵajev, Kontakto-redaktoro, faras siajn konstatojn: "Jes, estas vero, ke la lastaj numeroj de Kontakto nepardoneble malfruas. Tamen mi eble povas esperi pri iom da indulgo, ĉar la lastatempa perdo de la aper-ritmo estis kaŭzita de objektivaj kialoj, ligitaj al enpostenigo de la nova revua grafikisto (do, ni devis malŝpari iom da tempo kaj forto por tiu transira periodo). La lasta numero de la jaro 2008 (interalie, kun, miaopinie, vere elstara kaj ekskluziva artologia artikolo pri la kreado de Mikelanghelo) estas jam presita, dum la vica numero (2009:1)  preskaŭ finpreparita. Sufiĉos nur iom da mobilizo kaj iomete pli da aktivemo, ol kutime -- kaj la malfruado estos venkita. Laŭ mia opinio, paroli pri la eventuala krizo de la revuo estas tute senbaza afero."

Efektive la nuna malfruo de "Kontakto" tute ne estas rekorda: la lasta numero redaktita de Simo Milojeviĉ (decembro 1974) aperis en januaro 1976. La tiama reakuratigo estis merito de la nova ĉefredaktoro, Giorgio Silfer, helpe unuavice de Stefan MacGill, la teknika redaktoro en Roterdamo. Do, bondezirojn al Paŭlo Moĵajev.

Sed misfunkcias la gazeta komunikado ĉe UEA-anoj, se konsideri ke ili estas kelkmiloj. Restas la bedaŭrinda impreso ke, sub la prema deziro postkuri modernan teknikon, iom post iom la asocio senbalastiĝas je la realo, tamen ne akironte la virtualon. Alivorte: oni ne flegas la ekzistantajn lampojn kaj lustrojn (eĉ ne anstataŭigante la ampolojn) en la lokaloj por la familio kaj la junularo, sed zorgas pri nova reklamspoto en eta montrofenestro por "eksteruloj".

[HeKo 391 4-A, 24 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0619 s s 
  Total: 0.0778 s s