Esperanta Civito

Nova sidejo en Razgrado

Sabate, 10 junio 2006 je 16a horo oficiale estis inaugurita la nova sidejo de la Esperantista Domo de Kulturo "D-ro Ivan Kirĉev" -- Razgrado, en ĉeesto de lokaj esperantistoj kaj kvardeko da gastoj el tuta Bulgario. Inter la speciale invititaj estis la Vickonsulo de la Esperanta Civito, Ljubomir Trifonĉovski.

Poste en la salono de la filharmonio okazis koncerto de kantgrupoj funkciantaj ĉe la esperantista kulturdomo, kiu komenciĝis per la Zamenhofa poemo "Ho, mia kor'". Estis proklamitaj la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso EKRA-2006, en kiu, per siaj verkoj, partoprenis 26 aŭtoroj el 11 landoj.

La sekvan tagon, 11 junio 2006 en kafejo "Esperanto" partoprenantoj en la EKRA-2006 prezentis siajn verkojn antaŭ multnombra publiko de esperantistoj.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0583 s s