Esperanta Civito

La familio en "Femina" 18

"Kia modelo por transnacia familio?" estas la ĉeftemo de la ĵus aperinta numero 18 de "Femina", junio 2009.

Post enkonduko de sen. Chamberline Nguefack Zedong, vickonsulo pri socialaj aferoj, pri la Dekkvina de Majo, la Internacia Tago de la Familio, c-ano Leen Deij esploras la aktualan demandon "Kian familion protektu la Eŭropa Konstitucio?". Sekvas tri artikoloj en rekta rilato kun la esperanto-familio, verkitaj respektive de gec-anoj Carlo Minnaja, Perla Martinelli kaj Klara.

La familio estas en la fokuso ankaŭ de la verkaro de Grazia Deledda, la dua virino kiu gajnis la literaturan Nobel-premion: al ŝi sen. Perla Martinelli dediĉas socikritikan studon.

Al la virina kontribuo al la literaturo, ĉi-foje esperanta, la paĝoj revenas per informo pri la ĵus naskita grupo de "la Kompaso", sekve de la ateliero pri beletra kreivo, sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. Kaj aldone recenzo de sen. Marie-France Conde Rey pri antologio de la brazila poezio, realigita ankaŭ danke al la redaktado de Neide Barros Rego, kvankam la ĉefa merito apartenas al la ĵus mortinta Sylla Chaves.

La ĉeftemon elĉerpas la recenzo de c-ano Giorgio Silfer pri "Akvo", por la rubriko "femina kino", kaj la enketo de Leen Deij pri kontraŭvola edzinigo.

Unika kaj eksterordinara estas la familio priskribita de c-ino Etel Zavadlav en la rakonto "Panjo kaj Morto": kio montras ke la Kompaso jam helpas orientiĝi, kvankam la talento dependas nur de la verkistino mem.

Kaj fine, ekskurso finne, el la taglibro de Marcelle Dechamps pri la vizitinda fora nordo.

La revuon "Femina" posedas FEM, eldonas kaj administras LF-koop: ĝi estas la unua efektiva revuo (ne bulteno) kaj unusola nuntempa periodaĵo de la esperantlingva feminismo. Eblas aboni aŭ mendi provekzempleron ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 392 1-B, 3 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1275 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.1698 s s