Esperanta Civito

Profiliĝas la kandidatlistoj por la Senato

Estos tri la kandidatlistoj por la elektoj de la Senato de la Esperanta Civito. Laŭ la komunikita disponeblo, po du elirantaj senatanoj kandidatos en la Blanka listo: Nelly Holevitch kaj Anna Lászay, kaj en la Ruĝa: Dieter Rooke kaj Mayra Núñez Hernández; dum en la Verda el la elirantaj kandidatos almenaŭ Marie-France Conde Rey, Judit Felszeghy, Anatoli Gonĉarov, Ivaniĉka Maĝarova, Bertil Nilsson, Ljubomir Trifonĉovski, Walter Zelazny -- estas probablaj, sed ne certaj, la rekandidatigoj de Perla Martinelli kaj Marco Picasso.

Se ne intervenos novajhoj, la listo de la Fiŝo proponos la du elirantajn blankajn senataninojn kiel ĉefkandidatojn, kaj same agos la listo de la Serpo kaj Martelo pri la siaj. Pri la Verdanoj oni scias, ke c-ano Zelazny pretas por dua senata mandato, sed ne kiel Konsulo: por la listo de la Ulmo c-ino Conde Rey donis sian disponeblon kiel kandidato al la unua Vickonsuleco, kondiĉe ke la kandidato por la Konsuleco estu c-ano Giorgio Silfer. Ĉi-lasta lasis la decidon al la kunveno de la Verda grupo, okazonta en julio.

Ŝajnas ke multe kreskos la nombro de la ekstereŭropaj kandidatoj, en ĉiuj listoj: probable ili estos kvar el Afriko (certe Chamberline Nguefack, nuna Vickonsulino pri la tria mondo) kaj almenaŭ tri el Ameriko; eble estos ankaŭ unu kandidato el Azio. Antaŭ kvin jaroj nur unu ekstereŭropano kandidatis (el Kubo).

Entute la postenoj en la Senato estas dek naŭ, atribuotaj proporcie al la voĉoj, sed kun forta majoritata premio. La limdato por liveri la kandidatlistojn estas la 16a de septembro 2006.

[HeKo 302 7-C, 14 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0606 s s 
  Total: 0.0748 s s