Esperanta Civito

TEJO en delikata situacio

Post SAT, ankaŭ TEJO montras signojn de krizo. La internacia organizo (naskita en 1938 en SAT-medio), kiu ĉi-jare festis la oran jubileon de sia memvola transformiĝo al junulara sekcio de UEA, penas trovi gvidantojn: norvega prezidanto demisiis post kelkaj monatoj (tamen almenaŭ restis tutan jaron), franca kasistino demisiis eĉ nur post kelkaj semajnoj, kvar B-komitatanaj postenoj el ses vakas, la redaktoro de la organo "TEJO Tutmonde" ankaŭ rezignis ĉi-jare.

Aliflanke la junularaj kongresoj kaj seminarioj sukcesas, la socikultura revuo "Kontakto" regule aperas kun interesa enhavo, la interreto vigligas tutan virtualan movadon. Sed ankaŭ daŭras la eterna demando pri jura personeco, lamas la eksteraj rilatoj, kaj la tuta financa flanko bezonas flegadon.

En printempo 2003 la rilatoj inter TEJO kaj UEA fariĝis streĉaj, kaj preskaŭ la tuta estraro de TEJO proteste demisiis kontraŭ la estraro de UEA, kiu ne asignis adekvatajn resursojn por TEJO en Roterdamo, laŭ la opinio de la gejunuloj. Pli frue la UEA-prezidanto, Renato Corsetti, skribis en "TEJO Tutmonde" ke li "ne kapablas elteni, ke la juna generacio ignoras UEAn": alivorte, pli konkrete, ke ili fajfas pri la ideo transpreni de eksaj Sesdekokanoj / nunaj sesdekokjaruloj la stirilon de la "admirala ŝipo".

TEJO multe kontribuis al la strategia debato en Esperantio: en ĝiaj kongresoj naskiĝis la Deklaracio de Tirese (1969) kaj la Manifesto de Raŭmo (1980). Tra la 1980aj TEJO aktive subtenis aŭ kunorganizis la simpozion apud Varsovio kaj la konferencon de Segedo, kie oni plu fosis la raŭman vojon. Poste tamen la esperanto-junularo ne estis plu kunprotagonisto en la evoluo de la strategia debato.

[HeKo 311 9-A, 7 okt 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0561 s s