Esperanta Civito

Unua somera "Literatura Foiro" en 2009

Bunta numero la 239a de "Literatura Foiro", en junio 2009, kun tri ĉefaj pladoj: Andaluzio, filozofio kaj tre riĉa sortimento de beletraĵoj.

Andaluzio, kaj specife ĝia marurbo Malago, okupas kvaronon de la revuo, per kontribuoj de Víctor Heredia Flores, Salvador Rueda kaj Leonardo Cervera Navas, danke al la traduka peno de Andrés Martín, Angel Arquillos kaj Perla Martinelli. La andaluzaj paĝoj estas omaĝo okaze de la baldaŭa hispana kongreso de esperanto.

Du rusoj, Nikolao Gudskov kaj Anatolo Gonĉarov, eseas pri filozofio: la dua precipe vivis kaj laste filozofas, dum la unua kritike (kaj kohere) pritraktas la rolon de Aristotelo en la historio de filozofio.

En la restanta, multkolora fresko, aperas kelkaj el niaj plej valoraj verkistoj: poemo de la ĵus mortinta Sylla Chaves, zamenhofologia eseo de Francisko Degoul, novelo de István Nemere, recenzo de Giorgio Silfer (pri la filmo "La laŭtlegisto"), kaj aliaj. Rimarkinda estas la poemo "Gazao" de Zeki Ergas (tradukis Giorgio Silfer), apud la rezolucio pri Palestino, aprobita de la Civita Senato. Interesaj estas ankaŭ la kontribuoj de Marie-France Conde Rey kaj Etel Zavadlav.

"Literatura Foiro" atingis do la duonon de sia kvardeka jarkolekto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝia ĉefredaktoro estas sen. Ljubomir Trifonĉovski; grafiko de sen. Perla Martinelli. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 393 8-B, 22 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0491 s s 
  Total: 0.0647 s s