Esperanta Civito

Esperanta Civito kaj internacia juro

Antaŭ kelkaj jaroj d-ino María Rafaela Urueña verkis artikolon pri la supra temo: ĝi aperis unuavice en la organo de Universala Esperanto-Asocio (n-ro 1140), kaj poste diversloke, ekzemple en la efemera portalo "Ĝangalo". Al tiu artikolo la tiama Konsulo, mia amiko civitano Walter Zelazny, preferis ne respondi. Sed tio ne signifas ke ĝi ne estas respondinda. Estante en la konsula ofico, mi sentas la devon respondi.

D-ino Urueña estas dankinda pro la serioza atento kiun ŝi dediĉas al la Esperanta Civito. Ŝia teksto parte prezentas ŝian vidpunkton pri nia lingvo: kompreneble estas ŝia rajto kiel esperantisto ne senti sin membro de diaspora lingva kolektivo -- analogie, ankaŭ proleto rajtas ne senti sin membro de la laborista klaso. En ĉi tiu kazo, marksistoj diras ke mankas la klaskonscio; en ŝia kazo, raŭmistoj parolas pri malsufiĉa celkonscio.

Pli interesa por ni estas la parto de ŝia artikolo dediĉita al la koncepto de internacia juro. Citante min el LF n-ro 191, d-ino Urueña skribas: "tiu Esperanta Civito baziĝas ne sur rajto de la sango ("ius sanguinis"), nek sur rajto de la loko ("ius loci"), sed sur rajto de la lingvo ("ius sermonis"). Mi ne komprenas tiun ĉi koncepton neniam aŭdatan en la internacia juro. Mi ankaŭ penas kompreni ŝin: ĉu ŝi hezitas ĉar ŝi neniam aŭdis antaŭe pri tiu koncepto? ja neniu scienco, inkluzive de juro, progresus, se ne ekaperus novaj, neniam aŭditaj konceptoj. Ĉu ŝi ne komprenas la rajton de la lingvo? Simple ĝi signifas ke la esperanta popolo ne estas rekonebla surbaze de la sango (komuna kromosoma deveno) aŭ surbaze de la loko (komuna naskiĝlando), sed nur surbaze de la komuna lingvo. Nur pro la komuna lingvo ni havas komunan destinon.

D-ino Urueña daŭrigas: "Leginte la Konstitucian Ĉarton de la Esperanta Civito, mi tute ne komprenas la aserton, ke ĝi 'celas esti subjekto de internacia juro ... demokrata kaj federa'. Pri kia subjekto de internacia juro temas?" La respondo estas en ŝia demando mem: temas pri celata subjekto demokrata kaj federa; nur minoritato el la nunaj subjektoj de internacia juro estas demokratioj, kaj nur minoritato inter ili estas federacioj. Do la celata modelo ne estas la plej ofta.

Plu d-ino Urueña: "La klasika internacia juro agnoskis, kune kun la ŝtatoj (veraj kaj sendubaj subjektoj de la internacia juro), diversajn instituciojn, kiuj restas nuntempe historiaj subjektoj (la Sankta Seĝo, la Malta Ordeno) kaj aliajn portempajn subjektojn de internacia juro, t.e. grupojn kiuj, ne havante subjektecon, atendas iam venki kaj havi ĝin (registaroj en ekzilo ks). Mi ne vidas kiel la Esperanta Civito estus "historia" aŭ "provizora" ento. Post la 19a jarcento la internacia juro reduktis la subjektecon al tiu de la ŝtatoj kaj aldonis la internaciajn organizaĵojn, dum persistis kiel restaĵoj kelkaj el la menciitaj entoj historiaj aŭ provizoraj."

D-ino Urueña mem implice agnoskas ke ŝia tipologio ne estas kompleta, ĉar ŝi tuj aldonas la internaciajn organizaĵojn. Laŭ la verko "International Law" de Henkin kaj aliaj (1986) ekzistas aliaj subjektoj de internacia juro, nek "historiaj" nek "portempaj" (laŭ la difinoj de d-ino Urueña), kiuj tamen statas sen la statuso de ŝtato: ekzemple Tajvano. Do jam unu plia, grava manko en ŝia tipologio. Kaj mi tuj aldonus duan: la neŭtrala Moresneto, kiu ekzistis dum pli ol cent jarojn kiel subjekto de internacia juro "sui generis" -- ĝi riskis eĉ fariĝi esperantlingva ŝtateto.

Tute certe la jakobena koncepto de naciŝtato infektis kaj fine regis la internacian juron ekde la XIX jarcento. Sed ni vivas en la XXI, kaj tiu koncepto, spite al obstinaj rezistoj, malfortiĝas. Ĝuste la Esperanta Civito estas unu plia sageto kontraŭ tiu modelo (aŭ nur pinglo: sed eĉ pinglo povas krevigi balonon).

D-ino Urueña sin demandas: "kiu atribuas al nova ento juran internacian subjektecon? Subskribi pakton aŭ ĉarton fundamentan ne havigas per si mem subjektecon internacian, kaj kvankam ne ekzistas ununura norma kriteriaro por atribui la kvalifikon subjekto, oni plej ofte konsideras, ke nova ento naskiĝas ĉu origine -- se temas pri ŝtato, ĝi devas havi teritorion, popolon, internan organizon, kaj de tio naskiĝas la suvereneco -- ĉu, due, el la agnosko kaj volo de aliaj subjektoj de internacia juro."

Laŭ la demando mi komprenas, ke ŝi ne havas negativan impreson pri la Ĉarto de Sabloneto: efektive, el teknika vidpunkto, pluraj fakuloj laŭdis ĝin. Memkompreneble bone verkita konstitucio ne sufiĉas por ricevi agnoskon kiel subjekto de internacia juro, sed ĝi almenaŭ necesas: kaj la fakto ke esperantistoj kapablis redakti tiun tekston (interalie sen la helpo de la Esperanta Jura Asocio, kiu tial maltrafis historian ŝancon por utili al la esperanto-kulturo) estas per si mem rimarkinda, eĉ laŭdinda. Bezonata estas do la agnosko de aliaj subjektoj de internacia juro. Ĉu d-ino Urueña  bedaŭrus, se tio okazus? Ĉu ŝi ne konscias, kiom pozitive efika tio estus por la bildo de nia lingvo?

Al d-ino Urueña ŝajnas, ke "la Esperanta Civito volas esti konsiderata simile al la popoloj en la internacia juro, aŭ simile al tiuj historiaj entoj. Certe la popoloj kaj aliaj entoj havas iujn rajtojn kaj devojn, sed ili ne estas veraj, plenrajtaj subjektoj de la internacia juro, ĉar ili ne estas respondecaj, kaj neniam povos, ekzemple, esti membroj de UN." Ŝia lasta opinio tute kongruas kun la antaŭa: se oni startas el la premiso de la jakobena naciŝtato kiel ekskluziva modelo, evidente oni alvenas al Unuiĝintaj Nacioj, kiu per si mem estas sindikato (aŭ kartelo) de naciŝtatoj. Sed la pozicio de kolegino Urueña, kvankam respektinda, estas ariergarda. Ŝi ja vivas en la XX jarcento, dum ni jam estas en nova jarmilo, kie multo estas rekonceptata kaj rekonceptenda.

La Esperanta Civito estas per si mem avangarda subjekto, pri kiu okupiĝas jam doktoriĝontoj pri juro. Ĝi situas plene en la kvina artikolo de la Manifesto de Raŭmo, kiel io kulture nova kaj originala. Certe ĝi havas precedentojn: la ideo de la mondcivitaneco, kun mondcivitanaj legitimiloj aŭ eĉ pasportoj, estas tia, ekzemple. Ni povas esperi kaj fidi: alia Esperantio eblas, kaj la nova Esperantio situas en la ondo de jura noveco.

Konklude: ŝajnas ke juristino Urueña rilatas al la Esperanta Civito simile al (tradicia, pasintjarcenta) lingvisto rilatas al esperanto. Eppur si muove...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 394 2-C, 25 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0590 s s