Esperanta Civito

Masterman: UEA estas eliteca organizo

La suba artikolo de la eksa Konstanta Kongresa Sekretario kaj eksa estrarano de UEA, Diccon Masterman, estis rifuzita de la redaktoro de la organo de Universala Esperanto-Asocio, Stano Marĉek. Kvankam ĝi atingis nin jam antaŭ multaj semajnoj, ni aperigas ĝin nur post kiam ĝi fariĝis konata jam tra aliaj publikaj kanaloj.

En 2008 UEA registris la plej malgrandan nombron de individuaj membroj (IM) post la Dua Mondmilito: 5.702. (Revuo “Esperanto”, aprilo 2009)

La lastatempa valora polemiko en ĉi tiu revuo pri la membronombro de UEA lasis min kun la malfeliĉa impreso ke – malgraŭ diversaj analizoj de pluraj tre eminentaj kontribuantoj kaj malgraŭ multe da baraktado – neniu sukcesis proponi konkretan solvon. La simpla vero estas ke multa cerbumado ekde la analizo de la Estraro en 1999 (al kiu Ulrich Lins aludas en sia artikolo en majo 2008) tra la artikoloj en novembro 2008 de Renato Corsetti kaj Barbara Pietrzak, en decembro 2008 de Humphrey Tonkin, en januaro 2009 de Osmo Buller kaj en aprilo 2009 tri pliaj kontribuoj de Corsetti, Johano Petik kaj Peter Weide, ĉefe substrekis la malĝojigan statistikon ke UEA nur unu fojon superis eĉ 8.000 individuajn membrojn kaj nun frontas eblan konstantan perdon de membroj.

Estas multaj kialoj de la bezono altigi la membronombron kaj ĉiu unuopa esperantisto verŝajne havas sian propran opinion ĉi-rilate. Supozeble nur tiuj, kiuj deziras esti membroj en eliteca asocio, neos tiun bezonon. Tamen, UEA estas, bedaŭrinde, vole-nevole, eliteca organizaĵo.

Esperanto naskiĝis en Eŭropo kaj estas tute nature ke la komenca historio temas plejparte pri eŭropcentrismo. UEA, fondita de sviso en la kerno de okcidenta Eŭropo, ĉefe rigardis sian umbilikon kaj dum 60 jaroj organizis preskaŭ ĉiujn Universalajn Kongresojn en Eŭropo.(*) La escepto en Tokio en 1965 estis ripetita nur 16 jarojn poste en Brazilo. Ekde tiam tiaj esceptoj fariĝis multe pli oftaj, sed la leciono de tiuj ekstereŭropaj demarŝoj ankoraŭ ne enradikiĝis.

Kiam la UK okazis en Brazilo en 1981 – t.e. la unuan fojon ekster Eŭopo en relative nepagipova lando – amasego da brazilanoj aliĝis al UEA ĉar il rajtis pagi per sia propra valuto (kiel okazis plej lastatempe en Jokohamo). Estis ŝoke konstati kiom da homoj en Brazilo konformis al “esperantistoj kiuj arde deziras esti membroj de UEA... Sed tiuj esperantistoj loĝas en landoj kie la vivkondiĉoj ne permesas al ili pagi la kotizon por nia internacia rondo, kie tamen la movado kreskas malgraŭ iliaj financaj malebloj” (mi citas la vortojn de Loes Demmendaal, februaro 2009).

Jam de jardekoj UEA scias pri la problemo de nepagipovaj landoj kaj tial kreis Fondaĵon Canuto por subvencii kelkajn meritplenajn esperantistojn en nepagipovaj landoj kaj tiel altigi la membronombron. Sed tio estas nur guto en la oceano de potencialaj membroj en tiu enorma parto de la mondo kiu estas la tiel nomitaj Dua kaj Tria Mondoj. La esperantistoj en tiuj mondpartoj ne povas veni al UEA.

Sed UEA povas iri al ili.

Ĉiam ŝajnis al mi absurda – hodiaŭ eĉ pli – ke UEA daŭre vivtenas la ekonomian baron al membriĝo per sia restado en unuamonda lando. Kio, kia, kiu estas la pravigo de ĉefsidejo en Svislando, Anglio, Nederlando, kies unuamonda kosto devas esti pagita de la kotizoj, interalie, de esperantistoj en triamondaj landoj? Se la situacio estus renversita kaj UEA estus en triamonda lando, la kotizo por triamondanoj estus pagebla, kio altigus la membronombron, kaj por alilandanoj ĝi estus tiom malaltekosta ke multaj pliaj membroj aliĝus, precipe tiuj kiuj simple volas subteni la movadon. Ĉi tiun vidpunkton subtenas la artikolo de Buller: “Al la mondo de UEA frapadas aktivaj esperantistoj en la Tria Mondo kaj petegas pri ‘kanutigo’”.

Laŭ mia propono, Fondaĵo Canuto povos trankvile morti.

Kiuj kontraŭstaros ĉi tiun proponon?

Unue, antaŭvideble, la nuna oficistaro. Internaciaj kompanioj konstante faras tiajn translokojn pro ekonomiaj kialoj kaj ĉiam estas la bezono kompensi la maldungitojn. Kelkaj devas suferi por la bono de la plimulto.

Due, kelkaj asertas ke havi ĉefsidejon en Eŭropo donas prestiĝon al UEA. Miaopinie, la nuna ĉefsidejo nek donas prestiĝon nek ŝparas monon. UEA jam establis centrojn en gravaj urboj kiaj Bruselo kaj Novjorko kaj sendube devus dediĉi pli da mono al pliaj tiaj centroj – mono kiu eventuale estus havebla kun pli da membroj kaj malpli da kostoj.

Mi rimarkas ke eksprezidanto Corsetti, laŭ kontribuo al la retejo de UEA-membroj, jam faris similan proponon antaŭ multaj jaroj sed nun ŝajne konsideras ĝin fantazia.

Kiuj estas la avantaĝoj de mia propono?

Unue, rigardu la ciferojn. La la plej aktuala spezokonto, tiu de 2008, la eroj pri salajroj, Centra Oficejo kaj Oficeja Domo sumis 71% de ĉiuj kostoj, kresko de 4% rilate la rezulton de 2007. Kotizoj pagis nur 53.27% de la kostoj, malkresketo rilate la rezulton de 2007. Antaŭvideble oni povus redukti la tri cititajn erojn al unu triono de ĉiuj kostoj en triamonda ĉefsidejo. La mia supra rezonado, la kotizoj kreskus kun kreskanta membronombro.

Due, konsideru la propagandan valoron de kreskanta membronombro. Mi supozas ke pli/malpli ĉiu esperantisto devis oftege respondi al la demandoj “Kiom da esperantistoj estas en la mondo?” kaj “Ĉu la movado kreskas?” Kompreneble, estas ege malfacile respondi precize al la unua demando malgraŭ la lastatempa analizo de Lu Wunsch-Rolshoven, sed povus esti pli facile respondi se vere tutmonda membreco de UEA pli proporcie spegulus la esperantistan diasporon; se la membreco de UEA kreskus anstataŭ fali, la respondo al la dua demando estus multe malpli embarasa.

Trie, UEA ĉesus esti eliteca asocio. Tonkin rezonis en la supre citita artikolo ke “necesas transformi la asocion el membroserva al celoserva organizaĵo”. Mia propono povas ŝajni hereza al kelkaj, sed mi kredas ke ĝi kreos pli bonan ŝancon atingi tiun celon. Propagandado pri Esperanto ne bezonas prestiĝan ĉefsidejon tiom kiom dediĉitajn, kompetentajn homojn kun bonaj komunikiloj kiuj nun estas je la dispono, kredeble, de la granda plimulto de nia aktiva membraro.

Fine, mi turnas min al la demando pri la plej oportuna lando por gastigi nian administran sidejon. Estas klare ke la interreto, kiu parte minacas la pluan ekzistadon de UEA pro la kialoj listigitaj, interalie, en la supre citita artikolo de Weide, devas esti ekspluatata ĝismaksimume, kaj tial la nova sidejo devas esti en lando kun bonaj interretaj ligoj. Ĝi devas esti lando kie abundas inteligentaj, bone edukitaj homoj, sed kie la vivkostoj estas (relative al la cetera mondo) malaltaj.

Unu lando konstante venas en mian menson. Hazarde ĝi estas la lando de la Prezidanto de UEA.

Subskribis: Diccon Masterman

* NdlR: Ĝis 1948 la Universalaj Kongresoj ne dependis de UEA, escepte de tiuj en 1934-36. La markon "UK" posedis unue la Centra Oficejo en Parizo (sub la gvido de generalo Sebert), poste la Konstanta Reprezentantaro de la landaj societoj, sekve Internacia Esperanto-Ligo.

[HeKo 395 4-A, 7 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0544 s s