Esperanta Civito

Afrika deklaracio jam plurlingve

La Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo estas jam disponebla en tri lingvoj: krom la esperanta originalo, ankaŭ en la franca kaj la angla, danke al c-ano Attaglo, pedagogia direktoro de Institut Zamenhof, kiun posedas TIETo, paktinta establo.

Je la 14a de aprilo 2006 la Deklaracion subskribis jam 75 individuoj kaj ok kolektivoj en dek sep afrikaj landoj. Ĝi estas la unua grava ideologia dokumento produktita de la afrika Esperantio.

Raŭmistoj laŭdas ĝin, sed ankaŭ neraŭmistoj intelekte honestaj, kiel Claude Piron, kiu skribis al c-ano Gbeglo Koffi: "Mi ĵus legis la Deklaracion pri la esenco de la afrika esperantismo. Gratulon! Mi trovis aparte rimarkinda la punkton 2 pri la originalaj valoroj de la E-kulturo. Esperanto ŝuldas al la afrikaj samideanoj profundan dankon pro tiu kelkfraza resumo de ĝiaj kulturaj valoroj. Nenie mi legis ion tiel koncizan kaj trafan pri tiu aspekto de Esperanto. Dankon do, kaj re-gratulon!"

[HeKo 303 2-B, 15 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0243 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0570 s s 
  Total: 0.0812 s s