Esperanta Civito

Grava legaco al IEMW

La direktoro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, mag. Herbert Mayer, anoncis ke s-ino Ada Csiszár testamentis al IEMW gravan heredaĵon. Temas pri la privata biblioteko de Kálmán Kalocsay, korespondaĵoj, manuskriptoj, dokumentoj, fotoj.

Ada Csiszár sin mortigis en Budapeŝto 20 novembro 2007. Kiel prizorganto de la postlasaĵo de Kalocsay ŝi realigis plurajn eldonaĵojn. Helpis ŝin la nukleo ĉirkaŭ Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay, kiun ŝi mem iniciatis 30 novembro 1991. La legaco al IEMW pruvas, ke s-ino Csiszár konsideris tiun postlasaĵon persona propraĵo, sen ajna influrajto por la Amika Societo mem. Same elokventa povas esti la fakto, ke ŝi elektis eksterlandan bibliotekon, anstataŭ alia en Hungario, ekzemple la bone organizita Fremdlingva Nacia Biblioteko en Budapeŝto, kiu jam gastigas la faman Fajszi-kolektaĵon.

Ne estas klare ĉu la legaco al IEMW inkludas ankaŭ la rajtojn por la verkoj de Kalocsay. Ĉiukaze la rajtoj pri tri verkoj apartenas al LF-koop: ili estas la traduko de "Infero", la originala "Dektri noktoj de Satano" kaj tio kion entenas "Parnasa Gvidlibro". La unuajn du (re)eldonis LF-koop mem, la rajtoj pri la tria estis akiritaj per la transpreno de "Heroldo de Esperanto".

[HeKo 396 1-B, 12 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0579 s s