Esperanta Civito

Popolo sen historio estas popolo sen futuro

La individuo trafita de amnezio ne plu scias, kiu kaj kio li estas. Li ne plu kapablas doni direkton al sia ekzistado. La samo validas por la popoloj: popolo sen historio estas popolo sen futuro. La vigleco de la memoro estas la kondiĉo por ĉiu homa progreso.

Se estus vere ke la pasinteco estas morale malplena, se ĝi enhavus neniun mesaĝon, neniun lecionon riceveblan de la nuntempuloj, neniun "programon" (kiel dirus la genetikistoj), do ni estus kondamnitaj revivi la samajn spertojn kaj la samajn erarojn.

La letero de prezidanto Probal Dasgupta al la prezidentoj de Brazilo, Rusio, Hindio kaj Popola Ĉinio montras, ke li forgesas kion signifis en la fora pasinteco de Universala Esperanto-Asocio la proksimiĝo al faŝismaj reĝimoj (en 1934 UEA havis eĉ nazian vicprezidanton, forĵetinte el sia estraro homaranon kiel Edmond Privat) kaj en la ĵusa pasinteco de UEA la kunlaboro kun orienteŭropaj reĝimoj, kun la impliko de la "polaj eventoj" 1985-1987.

Ĉu ni devigu nin plenumi konstante retroirojn? Ja nova generacio per si mem ne posedas la sufiĉan genion por remalkovri la radon ĉiun dudekan jaron.

La generacio de Tyresö, sur kiuj pezas historie gravaj eraroj, respondus ke ne indas montri la vundojn sur sia korpo. Sed ĉu Jesuo mem ne montris al siaj disĉiploj la nudecon de sia martirigita korpo? Li montris siajn plagojn, ne pro ekshibiciismo, ne por memgratuli pri sia suferado, sed ĉar tiuj vundoj sen cikatro transformiĝos al vojoj por la savo. Ili ne estis fonto de ĝeno kaj ĉagreno, sed de ĝojo kaj elaĉeto: ne plu honto, sed kialo, la kialo mem por nova, komuna espero.

Nur en la scio pri sia komuna historio eblas konscio pri komuna destino. Kiu rezignas pri tiu scio, tiu rezignas pri komuna destino. Sed tiu rezigno ne estas servo al la unueco. Same kiel forgesi siajn kulpojn ne estas servo al la unueco. La estinteco posedas la ŝlosilon de la estonteco. Amen.

(Frato Melquíades OFM)

[HeKo 396 3-A, 14 jul 09]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0654 s s 
  Total: 0.0793 s s