Esperanta Civito

Orellana malvenkis en ILEI

Per la retiriĝo de Atilio Orellana kaj Aida Cizikaite, kaj la reelekto de Zsófia Kóródy al la estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, pri kiu hieraŭ okazis la baloto en Krakovo, la batalo interna al ILEI havas nun venkinton kaj venkitojn.

La nova sepopa estraro konsistas (laŭ ĉefa eduklingvo) el Stefan MacGill (angla), prezidanto; Duncan Charters (angla), vicprezidanto; Małgorzata Komarnicka (pola), sekretario; Julija Batrakova (rusa), kasisto; Julián Hernández (hispana), Zsófia Kóródy (hungara), Radojica Petrović (serba), membroj. La lastaj du estas la solaj restintaj el la elirinta estraro. Nur du el la sep estraranoj loĝas en la lando kie ili naskiĝis: Hernández (Kubo) kaj Petrović (Serbio).

S-ro MacGill kaj prof. Charters estis jam en sia vivo ILEI-estraranoj, en gvida posteno. S-ino Kóródy reprenis la responson pri ekzamenoj, kiun de ŝi deprenis la antaŭa estraro, atribuante ĝin al s-ro Orellana.

Se jam temas pri instruistaj medioj, rimarkinda novaĵo koncernas ankaŭ Edukado.net: ĝi estis registrita kiel fondumo 16 julio 2009 ĉe la Komerca Ĉambro en Hago, sub la nomo "Stichting Fondaĵo Edukado.net". Tio utilas por jure protekti la retejon kaj ties laboron, sed precipe por ricevi kaj mastrumi donacojn kaj legacojn.

Kiel sciate, fondumo estas speco de establo al kiu mankas la kontrolo de membrara asembleo: la kontrolon super la faroj de la estraro (fonduma konsilio) plenumas publika institucio, plej ofte la ŝtato. La fonduma konsilio de Edukado.net konsistas el kvin personoj: la ĉefaj estas la paro Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge, efektivaj laboristoj en Edukado.net, plus la tri plej gravaj ĝisnunaj financantoj -- Mark Fettes por Esperantic Studies Foundation, Renato Corsetti por Institucio Hodler '68, kaj Tamás Slezák (hungara entreprenestro kiu ĵus donacis dek mil eŭrojn kaj pretas alprunti plian kelkmilon por la rekonstruo de la retejo).

[HeKo 397 6-A, 23 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0547 s s