Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto 7/2006: unua paĝo

Kvar novaĵoj okupas la ĉefan temlinion de Heroldo de Esperanto 7/2006 (13 maj - 2 jun 06): ĉefartikolo de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, okaze de la kvina datreveno de la promulgo de la Konstitucio de la Esperanta Civito (HeKo 300 1-C); informo pri la inaŭguro de la unua monumento al Karol Wojtila fare de esperantistoj, en Italio; reflektoro al la "monstra" rokbando Lordi, kie ludas eksulino de la esperanta ensemblo Dolchamar; raporto el la PEN-mondkongreso en Berlino.

La unua paĝo enhavas ankaŭ diversajn opiniojn pri la eta jubileo de la Civita Ĉarto: de Eva Farkas-Tatar (HeKo 300 5-A), de Gbeglo Koffi, de Renato Corsetti (prezidanto de UEA), de Jakvo Schram (prezidanto de SAT), de la proleta poeto Leen Deij. Detlev Blanke ankaŭ donis opinion, sed poste rifuzis ĝian aperigon, eĉ aldonante superfluan insulton kontraŭ la redakcio de HdE.

HdE estas abonebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĝi estas la plej ofte aperanta gazeto en esperanto, kun trisemajna kadenco.

[HeKo 303 4-B, 19 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0619 s s