Esperanta Civito

La litova incidento okazis en UK

La kunveno de la ĵurnalista asocio TEĴA evoluis laŭ la rutina maniero, tamen kun aparta uverturo. La prezidanto Audrys Antanaitis komence solene disdonis la ĵus elfaritajn membrokartetojn, t.e. ĵurnalistajn identigilojn.

Poste li prezentis la ĝisnunajn atingaĵojn de TEĴA: 1) agnoskon kiel jura persono en Litovio; 2) ekhavon de sidejo; 3) posedon de propra sigelo; 4) instalon de bankkonto.

Vice la sekretario Vytautas Ŝilas aldonis superrigardon pri la membraro (110 en 38 landoj), pri la rilato al UEA (ne aliĝinta, sed kunlaboranta membro) kaj pri la rilato al internaciaj ĵurnalistaj asocioj kaj pri planoj pri seminarioj kaj konferencoj.

En la parto "proponoj kaj diskutoj" oni konkludis jene: a) ŝanĝo de la etika kodo ĵurnalista: rifuzita; b) membrokotizo: ne enkondukota, sed la plilongigo de la glumarko sur la membrokartetoj kostas nuntempe dek eŭrojn, c) rezolucio pri leĝo pri protekado de infanoj en Litovio: akceptita.

La lasta punkto, aparta finalo, provokis ardan, eĉ ĥaosan diskutadon. Fine de la TEĴA-kunveno la vicprezidanto Kalle Kniivilä eltiris el sia sako rezolucion pri leĝo pri protekto de infanoj en Litovio (se mi bone komprenis), ke TEĴA intervenu kontraŭ tiu ĉi leĝo en tiu lando. Preskaŭ neniu konis la tekston, tamen la estraro aŭdacis peti voĉojn por aŭ kontraŭ.

Temas pri la diskutado, certe multlanka, ĉu la protektado de infanoj kontraŭ pornografio limigas la liberecon de ĵurnalistoj (diru: retuzantoj). Mi tie ĉi ne volas cerbumi pri la fakto. Sed ĉagrenas, ke en tiu kunveno unu homo [Kalle Kniivilä] trudis politikan temon al malforta Esperanta grupo. Tio estas almenaŭ malafablaĵo. Sed stulteco estas la devigo al la litovoj interveni propralande en iu jura kazo kaj damaĝi la akiritan publikan agnoskon. Kaj orgojlo estas opinii, ke la rezolucio ion rezultigos.

Decidi nur povas homoj informitaj kaj konsciaj pri la temo kaj la sekvoj. Kaj ne en malgrandega rondo (11 por, 8 kontraŭ, el 110 membroj), kaj haste kvin minutojn post la indikita fino de la kunveno. Tia ne povas funkcii la demokratio. Kaj tion devus scii aparte ĵurnalistoj!

(subskribis Franz-Georg Rössler, aperis en la oficiala kongresa kuriero de la bjalistoka UK)

[HeKo 398 6-A, 31 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0644 s s 
  Total: 0.0812 s s