Esperanta Civito

Andaluza repliko al Kniivilä-Camacho

Ĉu veras tio kion mi legas [en LibFol pri la kamerunia landa asocio]? Kial vi ne klakas sur la sekvan retadreson: http://www.esperantio.net/index.php?id=935 ? eble tio klarigos al vi kelkajn dubojn.

Kaj pri la hispana kongreso okazinta en Malago: ĝi estis grava sukceso dank' al neĉeesto de Jorge Camacho, kiu havas personajn problemojn kun Perla Martinelli, kaj insultas ŝin. S-ino Perla Martinelli ĉeestis la hispanan kongreson invitita de la kongresanoj, kaj ŝi partoprenis per du interesaj prelegoj, kies temoj estas: "La infana raso" de William Auld kaj "La virinoj en la eperanta kulturo".

Ŝi ne menciis la Esperantan Civiton: ŝi ĉeestis nome de Esperanta PEN-Centro. Ŝi ankaŭ ekzamenis kelkajn gelernantojn, kiuj petis ekzameniĝi laŭ la nova internacia metodo: A-1 A-2, B-1, B-2, C-1... Ankaŭ okazis la UEA-ekzamenoj, kiel kutimas dum la kongresoj. *

Mi ofte legas Libera-n Folio-n, sed ĝi ne ĉiam esploras la sciigojn, kiel okazas ĉi-foje. Eble la prezidanto de HEF havas multe da libera tempo por sendi ne decajn novaĵojn al LibFol; li ĉeestis la kongreson kaj salutis afable al s-ino Martinelli.

(Ángel Arquillos, prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo)

* En Malago estis entute dek diplomitoj laŭ LTSEC, do ĉ. 10% de la kongresanaro. Dum la lasta UK diplomiĝis ĉ. 3% de la kongresanaro. [NdlR]

[HeKo 399 5-B, 9 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0738 s s 
  Total: 0.0857 s s