Esperanta Civito

Simpozio pri Homaranismo, kvara tago

La hodiaŭa tago de la Simpozio pri Homaranismo okazanta en Ĉaŭdefono estis dediĉita al la rilatoj inter homaranismo kaj framasonismo, ebligante certan enfokusigon pri la pensaro de Lazaro Ludoviko Zamenhof.

Per tre dokta prelego c-ano Paolo Penacchio retrospektivis pri la pensaro de Giuseppe Garibaldi kaj Giuseppe Mazzini, en rilato kun la idealoj de universala lingvo kaj de nova universala religio. La proponoj de la du protagonistoj de la itala releviĝo aparte plaĉis al Lev Tolstoj, kaj influis ankaŭ la judan inteligencion, specife la ekeston de cionismo.

La debato reliefigis la ĉioman apartenon de Zamenhof al la XIX jarcento: ido de la romantiko, sub antaŭa influo de la hebrea klerismo, Zamenhof preteratentis la novaĵojn de la XX jarcento. Sed en Esperantio la preteratento pri la novaĵoj antaŭ la unua mondmilito koncernas ankaŭ la literaturon: sufiĉas kompari la poetikon esprimitan de Antoni Grabowski en "Sur unu kordo / defendo de l' rimo" kaj la samtempan lanĉon de la dadaisma manifesto fare de Tristan Tzara.

Estus do eraro entrepreni la komprenon pri Zamenhof per komparo kun la grandaj pensuloj de la fino de la deknaŭa, komenco de la dudeka jarcentoj. Liajn ideojn oni spuras pli frue. Kaj grandan prilumon oni trovas en la framasonismo, kiel demonstris la posttagmeza vizito en la loĝio "L'Amitié" (La Amikeco), kie la simpozianojn tre afable akceptis du lokaj majstroj.

Ĉaŭdefono havas la plej belan sinagogon, sed ankaŭ la plej belan framasonan templon en la tuta Svislando. La vizito, kun detala klarigo de la gastigantoj (kaj perfekta tradukado fare de sen. Giorgio Silfer), daŭris preskaŭ tri horojn. Ĉe la framasona loĝio la simpozianoj renkontis tion, kion Zamenhof priskribas kiel templon de la hilelistoj/homaranoj. Sed multe pli indika estas la fakto, ke la politika konduto de Zamenhof ĉiam kongruis kun la framasona neŭtraleco: nome, influi al la ŝanĝo de la mondo ne per rekta interveno, sed per sia vivostilo. Aliflanke, la malmultaj politikaj vidpunktoj de Zamenhof (ekde la pacifismo ĝis la pledo en 1917 por io simila al la estonta Ligo de Nacioj) koincidas kun tio kion aŭguris kaj subtenis precipe la framasonaro.

Dum la kvara tago la simpozio aŭskultis ankaŭ la kontribuojn de c-ano Meliz el Hispanio kaj de c-ano Karhan el Ĉeĥio. La dua referencis al la laboro de la karmemora c-ano Jeremi Giŝron, forpasinta en februaro 2008.

[HeKo 400 4-B, 20 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0695 s s 
  Total: 0.0828 s s