Esperanta Civito

"Kontakto" survoje al akurateco

"Kontakto", la socikultura revuo de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo, atingis malfruon de preskaŭ tuta jaro: dua rekordo post tiu akumulita de Simo Milojeviĉ en 1973-75. Laŭdinde en malpli ol du monatoj la nunaj redaktoroj, Paŭlo Moĵajev kaj Federico Faccio Peláez, produktis tri numerojn, kaj "Kontakto" preskaŭ akuratiĝis.

La aktiveco de TEJO lastatempe ricevis pli da atakoj ol subteno fare de antiraŭmismaj organoj: en tiu senkompata kritikado aparte brilas Kalle Kniivilä ("persona non grata" ĉe Feminisma Esperanta Movado ekde oktobro 2004, kaj ĉe la Esperanta Civito ekde oktobro 2005).

"TEJO ne trovas volontulon", "Disfalo ĉe la Pasporta Servo", "Neniu volas inviti IJKon", "Demisiis la kasisto de TEJO", "Demisiis la prezidanto de TEJO", "Viruso ĉe TEJO" ktp estas nur kelkaj el la sensaciaj titoloj de la ĵurnalismo praktikata de "Libera Folio" kontraŭ la esperanto-junularo. Kompreneble kun silento pri eventualaj atingoj de la junularo.

Feliĉe, TEJO vivos multe pli longe ol "Libera Folio" kaj la burokratoj kies kaŝa voĉtubo LibFol estas.

[HeKo 401 3-A, 26 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0541 s s