Esperanta Civito

Pli svisa ol kutime LF 240

Pli svisa ol kutime estas la lasta numero de "Literatura Foiro" (240, aŭgusto 2009), sur la ondo de la aligo de Ĉaŭdefono (kaj Loklo) al la monda kultura heredaĵo, laŭ freŝa decido de Unesko.

Jen do, kadre de la celebro de la 150a datreveno de Lazaro Ludoviko Zamenhof, eseo de Andreas Künzli pri la rilatoj inter Svislando kaj la kreinto de esperanto. La oracio de Perla Martinelli honore al Gaston Waringhien, okaze de la inaŭguro de la Esperanta Panteono en Ĉaŭdefono. Omaĝo de Giorgio Silfer al Henry Dunant: lia "Rememoro pri Solferino" ekzistis en esperanto jam en 1906.

La iama prezidanto de PEN Internacia, György Konrád, estas la honora gasto, per sia eseo pri "La romano kaj la urbo". La reĝisoro kaj aktoro Jordan Slavejkov debutas kiel redakciano per sia artikolo pri Michael Jackson, kiu interalie utiligis esperanton en reklama vidbendo de 1994.

Kino iras al la luno... "2001: odiseado en la spaco" estas ree spektita de Giorgio Silfer, kun analizo pri la futurologio de 1969: jaro grava ankaŭ por Esperantio, kies literaturan kaj socian historion enfokusigas ankaŭ aliaj artikoloj, kiel la recenzo de Bertil Nilsson pri admirinda verko de Carlo Minnaja.

LF donas spacon ankaŭ al novaj verkistoj, interalie al poetoj kiel Etel Zavadlav kaj Jaroslav Krolupper. Kaj agrablaj revenoj estas Leen Deij per sociologia artikolo, kaj Zlatoje Martinov pri la esperanta tradukarto.

La revuon posedas, eldonas, administras LF-koop. Ĉefredatoro: Ljubomir Trifonĉovski. Provekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 401 4-B, 27 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0570 s s