ISEB 2009 en Milano
Hodiaŭ la legacia korespondantino por Alta Italio, s-ino Mariangela Varese, renkontis la direktoron de la biblioteko ĉe la lingva fakultato de universitato IULM en Milano, d-ro Giovanni Moscati. La biblioteko gastigas la bibliotekon de interlingvistiko de Itala Interlingvistika Centro. La korespondantinon akompanis du membroj de la scienca komitato de IIC, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.
La celo de la renkonto estis la realigo de ekspozicio kadre de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko (12-18 oktobro 2009). Ĉe IULM, kiu okupas gravan rolon en la biblioteka sistemo preskribita de direktivo Rogora, ISEB 2009 estus enfokusigita pri la postlasaĵo de fratoj Lacolla, akirita danke al la sagaco de c-ano Andrea Montagner. Ĉi-lasta estas preparanta la proponon de ekspozicia projekto.
[HeKo 402 1-C, 2 sep 09]