Esperanta Civito

LTSEC baldaŭ por blinduloj

La lingvotestado por specifaj celoj orientiĝas al difinitaj klientoj aŭ kategorioj. Rilate al esperanto, unu el ĉi tiuj kategorioj estas la blinduloj. Kiel konate, nia lingvo dum jardekoj estis la sola fremda lingvo lernebla de ne vidanto. La feliĉa, longa paca paŭzo post la dua mondmilito kaj la ĝeneraligo de diskoj, kasedoj ktp reduktis la nombron da potencialaj lernantoj ĉe la blindularo, sed daŭre temas pri grava segmento en la esperanto-merkato.

Okaze la ducenta datreveno de Louis Braille (1809-1852) estas pli ol oportune okupiĝi pri la temo. Kultura Centro Esperantista, kiel reprezentanto de esperanto ĉe la Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo (ALTE), ĵus lanĉis la proponon kadre de la koncerna laborgrupo, por ke ankaŭ blinduloj estu lingve testeblaj laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

Estas interese ke Universala Esperanto-Asocio (kiu asertas havi novan ekzamenaron laŭ KEFR, sed kies enhavo atestus la malon) dum la bjalistoka UK ratifis ekzamenan regularon por blindaj kandidatoj, kiu tute ne kongruas kun KEFR, kaj certe ne estas kontrabandebla kiel "oficiala laŭ eŭropaj normoj". La regularon, proponitan de s-ino Mireille Grosjean, aprobis antaŭe la ILEI-konferenco en Krakovo. La regularo konsistas el ses partoj kaj la testaro ŝajnas tro ampleksa por elementa ekzameno. Sed tio estas problemo de UEA/ILEI, kaj precipe por la testotoj dum la kopenhaga UK en 2011, kie okazus la unua ekzamensesio.

Eble jam en 2010, ĉiukaze pli frue ol la kopenhaga UK (la sola demando ligiĝas ne al la kompetentoj de la Civita eksperto, prof. Meg Bianchi, sed al la limoj fiksitaj de direktivo Muhlemann), KCE planas realigi la unuan lingvotestan sesion por nevidantoj efektive inspiritan de KEFR. Tio interalie estos grava kontribuo de la Esperanta Civito al la laboroj de ALTE, ĉar la Esperantianoj pioniros sur tiu ĉi kampo.

[HeKo 403 4-B, 15 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0416 s s 
  Total: 0.0552 s s