Esperanta Civito

Agrabla kolormakulo en la Palaco de Artoj

Anjo Amika du fojojn kantis kun la ensemblo Turmix, 6 kaj 13 majo 2006 en Budapeŝto, kun granda sukceso. La du aranĝoj estis bankedoj. La unua estis “Balo Jes”, en la distrikto Újpest; la dua estis aranĝo okaze de la 15a datreveno de la entrepreno Oriflame, en la distrikto Pasarét.

Sekvis la du grandaj defioj en la Palaco de Artoj, kie Anjo Amika kantis en la serio “Rendevuo de Artoj”.
La unua recitalo estis aranĝita en la Teatro-Festivalo, kie ŝi prezentis sian repertuaron el kristanaj kantoj en tri lingvoj, esperante, latine kaj hungare.

Post la grandsukcesa recitalo Anjo Amika daŭrigis la antaŭpreparon de sia koncerto en la najbara granda Nacia Koncertejo Béla Bartók, kie ŝi prezentis sian repertuaron ekde "Por vidi la mondon" ĝis "Bela revo", aldonante novajn kantojn, ankorau ne en surbendigitaj. Nur tiujn kantojn ŝi prezentis en esperanto, kies teksto estas originale verkita en nia lingvo.

Aliaj du kontribuoj de Anjo Amika okazis kadre de la folklora "Muzikaj kaj Kantaj Eĥoj en la popola kulturo". Temis pri muzikigitaj poemoj, per kiuj ŝi partoprenis konkursojn, gajnante diversajn premiojn. Ŝi prezentis du muzikigitajn poemojn: "Laŭdata, Vi estu Sinjoro" de Clelia Conterno kaj "Jen kial" de Giorgio Silfer.

Hungarlingva gazetara komuniko tiel parolis pri Anjo Amika: "Agrabla kolormakulo de la programeroj de la Palaco de Artoj".

La muzika kaj kanta aventuroj de Anjo Amika daŭris en la hungaraj urboj Györ kaj Pannonhalma, meze de junio.

[HeKo 304 1-B, 24 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0569 s s