Esperanta Civito

"Sur la marmorklifoj" prezentita en Berlino

Okaze de kvalite tre sukcesa "ĵaŭda rondo" ĉe la Esperanto-Domo en Berlino estis hieraŭ prezentita la verko de Ernst Jünger "Sur la marmorklifoj", per la traduko de sen. Bertil Nilsson, kun postparolo de c-ano Tomasz Chmielik kaj grafiko de sen. Perla Martinelli. La prezenton faris sen. Giorgio Silfer, nome de la Esperanta PEN-Centro.

Kvankam LF-koop eldonis la libron jam antaŭ kvar jaroj, la prelego de Giorgio Silfer estis aparte aktuala, ĉar ĝi koincidas kun la 70a datreveno de la krevo de la dua mondmilito. La prelegisto interalie komparis la kulturan kaj politikan rolon de Ernst Jünger al tiu de Gabriele D'Annunzio, pro ties rilatoj kaj al la arta uzo de la lingvo kaj al la milito kaj al la faŝismo en la propra lando.

En la diskuto pluraj alportis interesan kontribuon per sia persona sperto, kaj la debato enfokusiĝis ne nur al la libro, sed ankaŭ al la demando pri la germana identeco kaj la pezo de la pasinteco en la rilatoj inter la postmilitaj generacioj.

[HeKo 403 6-B, 18 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0573 s s