Esperanto-filio en la monfederisma movado?
Dum la Somera Universitato pri Mondialismo 23-28 julio 2006 en Ĉaŭdefono okazos la fonda asembleo de la asocio “Mondfederistoj de Esperantio”, kiu petos la aliĝon al la Mondfederisma Movado, kiel observanto. Probable la unua formala ĉeesto de la nova asocio plenumiĝos en augusto 2007, dum la internacia kongreso de la mondfederistoj, kunvokita al Svislando.