Al la junuloj PEN Internacia konfidas sian estonton
Ĵus konkludiĝis reta kunveno de la junulara komitato de PEN Internacia, kiu arigis ĉirkaŭ tridek delegitojn el diversaj PEN-centroj de Afriko, Eŭropo kaj Proksima Azio. La Esperanta PEN estis reprezentata de Alessio Giordano, 27-jaraĝa eseisto kaj vicĉefredaktoro de Literatura Foiro.