Unua lingvotesta sesio laŭ ALTE-normoj
Kultura Centro Esperantista organizos en Ĉaŭdefono, 29-30 julio 2006, la unuan lingvotestan sesion laŭ la ALTE-normoj, inspiritaj de la Konsilio de Eŭropo. Tiuj normoj, adaptitaj specife al esperanto, estas formulitaj sub la siglo LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito).