Pri la baloto en Katalunio, vidpunkto de KEA
La katalunoj estas vokitaj por voĉdoni la 25an de novembro 2012 kaj elekti novan regionan parlamenton, sed tiu baloto ne estas simpla loka evento. Multo dependos de la rezulto kaj ne nur por Katalunio. Kio ajn la katalunoj decidos povas havi longdaŭran efikon por la estonta strukturo de la hispana ŝtato aŭ eĉ por ĝia vivodaŭro.