Rezultoj de la skrutinioj en Eŭropo
Iberia balotejo / en Malago
Elektantoj enskribitaj en la Civitana Registro: 32 (29 en 2019).
Voĉoj entute: 14 (14 en 2019), el kiuj 14 validaj.
Voĉoj laŭ la listoj: Verda 13, Blanka 1.
Elektantoj enskribitaj en la Civitana Registro: 32 (29 en 2019).
Voĉoj entute: 14 (14 en 2019), el kiuj 14 validaj.
Voĉoj laŭ la listoj: Verda 13, Blanka 1.
Fajszi Amika Rondo informas ke, post februaro 2025, ne plu eblos diplomiĝi pri esperanto ĉe la institucio en strato Rigó, Budapeŝto. La institucio (entrepreno dependa de Universitato ELTE) jam likvidis la rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio kaj nun ĉesigas ankaŭ siajn ekzamenojn pri esperanto.
Ĵus reveninte el Burundio, c-ano Giorgio Silfer partoprenis en eksterordinara Asembleo de la Naturamika Internacio, kiu bezonas urĝe aprobi kelkajn novajn statuterojn por kongruigi sian fundamentan normon al la postuloj de aŭstria leĝo.
Post la skrutinioj komunikitaj de dek balotejoj (inkluzive de tri subbalotejoj) el dek, jen la definitiva rezulto de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2024.
La Tago de la Esperanta Kulturo, unu el la kvar konstituciaj festoj de la Esperanta Civito, estas celebrita/ata en niaj Domoj: la Tanganika en Bujumbura, la Naturamika en Malago, la Helveta en Ĉaŭdefono, D-ro Kirĉev-Domo en Razgrado.
En Katalunio la esperanto-kulturo pli kaj pli ŝuldas al la konsorcio de la Esperanta Civito, vera transnacia produkta platformo. Fakte la grava Itala Kultur-Instituto en Barcelono invitis la tradukintinon de “Asertas Pereira”, c-inon Perla Martinelli, prezenti la version en nia lingvo okaze de omaĝa tago al Antonio Tabucchi.
La Esperanto-Muzeo en Sankta Paŭlo de Ordalo, municipo en civito Subirats, akceptis esperantajn naturamikojn tuj post NAKSE, en oktobro 2024. Jen la informo en la oficiala retejo:
La Abeletoj por Kultura Esperanto-Festivalo, la Formiketoj por NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, la Drakidetoj por la Danuba Esperanto-Rendevuo… kaj nun la Afrikaj Ranetoj kiel organiza teamo de la unua Esperanta Konferenco en Afriko, 28-31 decembro 2025.
La balotiloj por la Senato de la Esperanta Civito povas atingi la respektivajn balotejojn nur ĝis la 20h00 CET de la 15a de decembro 2024: post tiu horo ili ne plu validos.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al telematika kunsido, lastfoje fare de la eliranta Konsulo, sen. Riichi Karibe, komisie al la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, por 18 decembro 2024. Ili ambaŭ ne plu estos senatanoj post la skrutinio, kaj la povo estas transdonota al la nova Konsulino (ja la ĉefkanditato estas virino, kaj majoritate kaj opozicie).
Nova, ambicia iniciato de la Esperanta Civito kondukis al la deka Afrika Esperantologia Staĝo, kiu ekos morgaŭ en Bujumburo, celante trejni kongresan teamon.
Per la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito estos baldaŭ renovigita unu el la du branĉoj de nia Parlamento, 2025-29.
Konsekvence la paktintaj establoj havos tempon ĝis 30 marto 2025 (la tago antaŭ la inaŭgura parlamenta sesio en Malago) por renovigi sian delegacion en la Forumo, la alia parlamenta branĉo.