Distanciĝo el Usono informadike kaj sekurece
Lastatempa geopolitika evoluo montris la ekeston de tripoluseco. Unuflanke okcidento transiris al interna skismo, kun Usono kontraŭ Eŭropo kaj amerikaj najbaroj (Kanado, Meksiko), aliflanke konsistiĝas la grupo BRICS. Estas rimarkinde ke la nuna strategio de Usono, specife pri Ukrajno, reproksimigis Brition al Eŭropa Unio.