Rok-Gazet' sin mortigis
HeKo 313 8-A, 27 okt 06
“Pro diversaj kialoj, kaj precipe financaj kaj manko de kunlaborantoj, ROK-gazet’ ĉesos aperi sub papera formo. ROK-gazet” abonantoj povos elŝuti retan version en la paĝoj de EUROKKA post kelka tempo. La redakta teamo sub la gvido de Armela Piolat kaj Tony Guyot laboras pri reta versio kiu evoluos laŭ la fluo de la informoj.