La Esperanta PEN por la Pac-Komitato
La Slovena PEN-Centro alvokas al sia Internacia Konferenco, en Bledo, 28 marto — 1 aprilo 2007. La temo de la unua ronda tablo estos: “Minacataj lingvoj – malaperantaj kulturoj”; la dua ronda tablo traktos pri “Legado kiel socia evento”; dum la Pac-Komitato de PEN Internacia diskutos pri “La post-totalisma rezistado”.