Esearo honore al Fabrizio Pennacchietti
“Loquentes Linguis. Studi linguistici e orientali in onore di Fabrizio A. Pennacchietti” estas la gratula verko redaktita de P.G. Borbone, A. Mengozzi e M. Tosco, ĵus aperinta en Wiesbaden ĉe Harrassowitz.
La vintra numero de “Femina”, socikultura revuo ne nur por virinoj, ĵus venis kompletigi la kolekton 2006. Post Afriko, Latin-Ameriko, Oriento, la fokuso situas en kaj ekster Eŭropo. La enhavo fakte zigzagas tra kaj maltra la kontinento kie naskiĝis nia lingvo.
La lasta libro de prof. d-ro Humphrey Tonkin “Lingvo kaj popolo” estas konsiderebla diversmaniere. Grandparte temas pri la ideologia kaj organiza testamento de Tonkin mem, artikita jen kiel retrospektivo pri liaj roloj kaj celoj en Esperantio jen kiel perspektiva propono pri la morgaŭa UEA, la asocio kies estrarano li estis dum dek ok jaroj, el kiuj la duonon li pasigis kiel prezidanto.
Ĉi-semajne en la Satira Teatro de Sofio premieros la bulgarlingva traduko de “Kvarteto”, komedio de Ronnie Harwood, nun tradukata ankaŭ al esperanto. Inter la spektantoj estos Dany Todorov, la reĝisoro de “La familio de Anto Speri” de Giorgio Silfer (2003).
Centro Espero en Sofio, gvidata de c-ano Dimitar Papazov, planas historian simpozion pri la temo: “1907 kaj la sekvo”, okaze de la centjara jubileo de la bulgara Esperantio. Al la simpozio estos invititaj esperantologoj el Bulgario kaj el eksterlande, per la kunlaboro de Scienca Instituto Dietterle.