Afrika agado de Hans Bakker kaj tiu de UEA
Gbeglo Koffi ĉiam mencias du agadojn: Afrika Agado de Hans Bakker kaj Agado de UEA en Afriko.
Premiero de "Krio por amo", pri Patrino Tereza
La premiero de muzikalo-opero pri la vivo de Patrino Tereza el Kalkuto okazis 29 junio 2006, sed pro subita pluvego la reĝisoro haltigis la prezenton. Hodiaŭ ni denove povis iri al la placo Bakáts (IX distrikto de Budapeŝto), kie situas katolika preĝejo. Antaŭ la preĝejo granda placo, kun la podio kaj la sidlokoj al subĉielaj kulturaj programeroj.
Parlamenta sesio en Svislando
La lasta parlamenta sesio en la unua mandato de la Civita Senato estos formale kunvokita post kelkaj tagoj fare de la Konsulo, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, kiu dissendos la tagordon al ĉiuj parlamentanoj.
Grass en la junia numero de "Literatura Foiro"
“Verki en senpaca mondo”, la prelego de Günter Grass prezentita dum la 72a Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Berlino antaŭ unu monato, trovas dignan lokon en la junia numero 221 de Literatura Foiro, kie oni omaghas ankaŭ la dek-jariĝon de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (subskribita ankaŭ de la Esperanta PEN-Ce
Stipendio Lapenna al du esperantaj civitanoj
La ĉi-jara Stipendio Ivo Lapenna estis asignita al du intelektuloj kiuj havas la esperantan civitanecon: Perla Martinelli (Ŝtata Universitato de Ĝenovo) kaj Aleksandr Meljnikov (Ŝtata Pedagogia Universitato de Rostov-ĉe-Don). Ili ricevis la premion pro disertacioj pri temo esperantologia-interlingvistika.
Baldaŭ 24a sezono de Teatro Espero
Komence de junio finiĝis la 23a sezono de Teatro Espero en Varsovio. TEV intencas daŭrigi prezenton de spektakloj ekde la venonta septembro.
Heroldo de Esperanto 2089: unua paĝo
Ĉiam en la aktualeco la oka numero de Heroldo de Esperanto en 2006, aperanta kun regula trisemajna kadenco. La unua paĝo enfokusigas la demandon pri la financindo de projektoj en Esperantio, kun analizoj kaj informoj pri “Indiĝenaj Dialogoj” (kiu kaŭzis al UEA perdon de pli ol 17.000 euroj), pri Internacia Televido (kiu ĝis nun elsuĉis eble 25.000 eŭrojn) kaj alio.
La tria emblemo de la Ruĝa Kruco
Ĵaŭdon la 22an de junio aplikis la aprobon de la tria simbolo (la Ruĝa Kristalo) la gvidantoj de la Internacia Ruĝa Kruco, kiuj samtempe akceptis la aliĝojn de du novaj membroj kiel partneraj socioj, Israelo kaj Palestino.
Apud la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Duonluno ekde nun — sur blanka fono ruĝa rombo estos simbolo la Ruĝa Kristalo, la tria simbolo de la Internacia Ruĝa Kruco.
Esperanto-filio en la monfederisma movado?
Dum la Somera Universitato pri Mondialismo 23-28 julio 2006 en Ĉaŭdefono okazos la fonda asembleo de la asocio “Mondfederistoj de Esperantio”, kiu petos la aliĝon al la Mondfederisma Movado, kiel observanto. Probable la unua formala ĉeesto de la nova asocio plenumiĝos en augusto 2007, dum la internacia kongreso de la mondfederistoj, kunvokita al Svislando.
Ĉu Bermuda triangulo en Esperantio?
Milito de ĉiu kontraŭ ĉiu inter “Esperanto”-Radikala Asocio, UEA/Corsetti kaj la skandalema “Libera Folio”. Ĉu nun Esperantio havas sian bermudan triangulon? Almenaŭ tion oni komprenas el la lasta gazetara komuniko de ERA (subskribita de Giorgio Pagano).
Asembleo de la Esperanta PEN
Esperanta PEN-Centro havos sian ordinaran Asembleon en Chaudefono, ĵaŭdon la 20an de julio 2006 ekde 14h00, ĉe la Esperanto-Domo.
La Asembleo pritraktos la sekvan tagordon: 1) Raportoj de la Komitato. 2) Diskuto kaj aprobo pri la raportoj. 3) Regularo de la literatura PEN-premio (eksa Verko de la Jaro). 4) Europa PEN-Konferenco 2008. 5) Diversaj kaj eventualaj.