Al la Kortumo la dosiero San-Segundo
Laŭ la anoncita unua limdato kolektinte pliajn atestojn pri la akuzo kontraŭ c-ino Carmen San-Segundo, la Kortuma aktisto kontaktis ŝin por ricevi ŝian version pri la faktoj.
Laŭ la indikita dua limdato ne ricevinte ajnan komunikon de c-ino San-Segundo, la aktisto notas ke ŝi memvole rezignis pri sia defendorajto dum la prepara fazo de la arbitracio.