Walter Zelazny prelegas en KCE
Kadre de la dusemajna kurso por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, senatano de la Esperanta Civito, instruas ĉi-semajne pri sociologio kaj geopolitiko.
Kadre de la dusemajna kurso por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, senatano de la Esperanta Civito, instruas ĉi-semajne pri sociologio kaj geopolitiko.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto kunvenos en Svislando, 20 aŭgusto 2011, laŭ kunvoko de sia prezidanto, sen. Giorgio Silfer.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo, 18 aŭgusto 2011. En la tagordo elstaras la preparo de la elektoj por la Senato.
Temos pri la lasta Kapitulo prezidata de la nuna Konsulo: sen. Giorgio Silfer rekandidatos por la Parlamento (por ke la esperanta popolo juĝu lian konsulan aktivecon) sed ne en la unuaj du postenoj de la Verda Listo.
Estas preskaŭ certe ke tri kandidatlistoj konkuros por la Senato de la Esperanta Civito, elektota 15 decembro 2011. Fakte estas tri la formiĝantaj Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSoj).
Unuafoje esperanto estas efektive uzata por normigi etnan lingvon. Temas pri la fjota, la nacia lingvo de la kabinda popolo, kiu luktas por sia sendependeco en Afriko. Ĝi apartenas al la bantua grupo.
Sekve de la interkonsento subskribita komence de junio 2011 inter la Esperanta Civito kaj la Kabinda Respubliko, pluraj ministroj de la kabinda registaro, inkluzive de la Kanceliero, estas lernantaj esperanton ĉe Kultura Centro Esperantista, kadre de dusemajna intensiva seminario por la preparo de la kadroj de la nova subjekto de internacia juro.
“Mi foriris” de Carmel Mallia, gajninta duan premion en la poezia branĉo de la ĉi-jara internacia literatura konkurso EKRA, uverturas la aŭgustan numeron 252 de “Literatura Foiro”.
La Universala Kongreso finiĝas en Kopenhago aprobante neniun strategian laborplanon, kaj tiel konfirmante la fiaskon de komisiono Fettes. Universala Esperanto-Asocio plu drivas laŭ la ideoj esprimitaj en la strategia dokumento kiu kovris la unuan jardekon de ĉi tiu jarcento.
Jam finiĝis mia preskaŭ kvinsemajna deĵorado en Kultura Centro Esperantista, Ĉaŭdefono, Svislando. En la medio de la Esperanta Civito, fondita surbaze de raŭmisma ideo, kies sencon komprenas certa parto de inteligentaj personoj.
La oficiala retejo de la pola prezido de Eŭropa Unio dediĉis hodiaŭ tutan paĝon al esperanto, okaze de la 124a datreveno de la tiel nomata “bileto de ellaso”, nome la dua permeso de la cara cenzuro, por ebligi la distribuon de la Unua Libro, ĵus presita ĉe juda presejo en Varsovio, julie 1887.
Akurate aperis la numero 2175 (9:2011) de “Heroldo de Esperanto”, kies unua paĝo estas grandparte dediĉita al la Internacia Junulara Kongreso, ĵus finita en Ukrainio. La kronikon de la kongreso redaktis Przemyslaw Wierzbowski.