ENa protagonisto en transnacia kunveno
C-ano Giacomo Comincini partoprenis hodiaŭ en telematika kunveno de IYNF (Internacia Junularo de NaturAmikoj) kiel delegito de Esperanta Naturamikaro (ENa). En la kunsido ĉeestis deko da delegitoj de diversaj naciaj sekcioj kaj stabanoj de la organizo, kies sidejo estas en Prago. Dum la duhora kunsido, oni prezentis, en la angla, evoluojn kaj agadojn de ĉiuj sekcioj.